Poul Thorsen
Mozaiko de l'paco.

(Laŭ poemo en prozo de Erik Knudsen).


Paco estas senfinaj intertraktoj,
Babilonaj diskutoj
en jarkunvenoj, komitatoj kaj komisionoj.
Ĝi estas interparoloj de simpluloj
en laborejoj krom en la rozĝardeno de UNO
en Turtle Bay.
Paco estas bibliotekoj ĉe Ora Bordo,
zumanta film-aparato en vilaĝo Nov-Gvinea.
Paco estas atom-energio por kreaj celoj.
Ĝi estas konstanta debato pri rajtoj de l' homo.
Ĝi estas rekonstruo de l' preĝejo Sankta Sofio en Makedonio.
Ĝi estas legolibroj por unuaj klasoj en Liberio.
Paco estas rivera kontrolo kaj paŝtelo de infano,
vojaĝoj tra fer- kaj bambu-kurtenoj,
ponto de komerco, forumo de sporto.
Ĝi estas virin-kongresoj kaj teknikaj help-programoj,
lernejoj en Grekio, fiŝ-stacioj en Hindio.
Paco estas gaja fajro de malnovaj afiŝoj:
«Aliro malpermesata por ĉinoj kaj hundoj».
Paco estas pano por milionoj en malsato.
Paco estas oliva arbaro en dezerto de angoro.
Plantita de homaj manoj
ĝi kreskas el nia kredo.
Paco estas pacienco kaj bona volo
spite al venenaj antaŭjuĝoj kaj malsaĝo
kaj apartaj interesoj de malamo.
Paco estas nia preĝo - kaj preĝo al ni:
Ne lasu al dubo paralizi viajn manojn.
Iru kun ni! Kunhelpu planti
pli da floroj, pli da arboj en la dezerto de angoro.
Vi vidas, ke eblas,
miloj jam agas -
ĉe Ora Bordo, en Nov-Gvineo,
Moskvo, Novjorko, Kopenhago.
Neniu superfluas, neniu estas ekstere.
Kie vi agas, Paco venkas.
 
Notoj:
UNO = Angle: United Nations Organization.
Erik Knudsen (n. 1922), instruisto kaj recenzisto. Pli akra ol multaj siaj samtempuloj, pli aŭdaca en siaj motivoj. Li estas maturulo, kiu plene kunvivas en sia epoko: "La mondo estas frenezulejo, sed ekzistas pala espero ĝin ŝanĝi. .. Belo igas min furioza, belsono kruele tintigas miajn orelojn". Li deklaris sin fininta poeziojn! Anstataŭe li ekverkis miniaturajn dramojn, kabaredajn skeĉojn kun kantoj kontraŭ brutala materiismo, demagogio kaj precipe kontraŭ la moderna distriga industrio. Ilin verkas poeto militanta.
El la libro Sen Paraŝuto de Poul Thorsen.
Eldonis Stafeto La Laguna de Tenerife, 1963.
Pri la aŭtoro - en la Reto - klaku:"Erik Knudsen"