Unue:
Informoj pri Pluso por Otobuso


La poemo estas eminenta priskribo de la faroj kaj etoso en ligna barako en Otto Busses Vej n-ro 5Q en Kopenhago, kiu estis metita je dispono al libertempaj aktivecoj de fervojistoj, kaj kie dum multaj jaroj gis la 5a de novembro 1990 la kopenhaga DEFA-grupo kolektiĝis ĉiun labortagan lundon de la jaro.

La barako enhavis du grandajn kaj unu malgrandan ĉambrojn - unu ella grandaj estis nomumita laŭ unu ella fondintoj de la libertempa asocio de la fervojoj: Henry Klein.

Tuj ekster la fenestroj estis trako, laŭ kiu regule dum la vespero estis transportitaj vagonoj kun konteneroj, kaj tio kompreneble kaŭzis bruon kaj malfacilon aŭdi, kio estis parolata endome.

Ni mem prizorgis trinkaĵojn, kaj pluraj preferis bierojn en kvanto, kiu levis la etoson sen eksceso. Fine de 1990 oni neniigis la barakon, kion bedaŭris la uzantoj, sed ĝi estis fendhava kaj pro tio kostis tro multe por varmigi.

La lastan strofon verkis Poul Thorsen okaze de la adiaŭo de la "olda pavilon'".


Due:
Poul Thorsen:
Pluso por Otobuso


DEFA-membro estas mi denaske,
mi lernis haste
la lingvon flaske.
Ĉiulunde iras por amuzo
al Otobuso
pro la soif'.
La soifo al la kara ideal',
pli kara ol tv-kanal'.
Mi sentas min ujutne en la olda pavilon'
ĉe la Ørsted-funelar'.
Mi stumblas laŭ la reloj ĝis la eksa Q-peron'
laŭ la kontenero-flar'.
Mi palpas vojon tra la nubofumoj,
dum ŝvupas la botel-malferma son',
kaj trovas mian lokon post brakumoj
en la olda pavilon'.

Kio okazadas laŭprograme
por mi tutsame,
ĉar ĉiam trame
vagonaroj preterstamfe ĝemas,
la tero tremas
dum nia kant'.
Tra la tuta jar' paradas por parol'
soldatoj álatordenskjol.
Mi sentas min ujutne en la olda pavilon'
eĉ en neĝo-uragan',
nur iomete surda - ho, diable sen pardon'-
pro la DSBusoplan'.
Kun or-biero antaŭ nazobeko,
dormete en angulo ĉe kolon'
nenion povas perdi dum prelego
en la olda pavilon'.

Tie en Salono Henry Klejne
ĉiusemajne
mi restas kaj ne
levas mian pugon dum ordigo
kaj fanatiko
de l' lingva band'.
Unu lasta gut': bruliga pulimut
por kuireja fin-salut'.
Mi sentas min ujutne en la olda pavilon'
spite al purig-frenez'.
Mi lasas al aliaj kuri al la stacidom'
por la lasta nokt-ekspres'.
Mi faras laŭkutime post festeno
kun la promilo unu kaj duon':
Mi dormas ĝis la lunda studreveno
en la olda pavilon'.


Lasta strofo nun en Otobuso
kaj lasta duŝo
en mia buŝo.
La konfuzo kaj la inventaro
al la estraro
kaj DSB.
Lasta rukto pri l' Varmeta Krokodil'
kaj julemika punĉ-distil'.
Mi sentis min ujutne en la olda pavilon',
ŝvupis lasta lund-bier'.
Denun mi mutas same kiel nia telefon',
portu min al kontener'.
Mi dankas nun la mil memoro-belojn
(pri kelkaj fuŝaj petas pri pardon')
kaj fine ĵetas miajn tri ŝovelojn
sur la olda pavilon'.
 

Notoj
Dediĉe al DEFA-kunvenejo, Otto Busses Vej, Kopenhago.
Melodio laŭ: I den gamle pavillon - de Amdi Riis.
ujutne: hejmece bonfarte
pulimut: surogata brando