Esperanto Nia
Poezio

 
Poul Thorsen:
Optimisto.


Ŝi malfruas pri ĉio konstante.
Kiam ni korespondas,
ŝi fidele respondas,
sed duoble afrankas kredante,
ke la poŝt ĉe l'vido
kun duobla rapido
la leteron flugigas translande.

Ŝi redaktas, redaktas konstante.
Kiam ni telefonas,
paciencon ni konas,
ĉar infanvoĉo diras pedante:
Mia panjo informas,
ke momente ŝi dormas -
redakto, redaktri, redaktante.

Ŝi pardonpetas ĉiujn konstante.
Kiam io fiaskas,
tuj pretekstojn ŝi naskas
kaj poŝtkestojn plenigas ĝisrande.
La aliaj sen duboj
en diversaj malkluboj
kulpas pli kaj detale kaj grande.

Ŝi instigas, instigas konstante.
Kiam ni kunvenetas,
partoprenon ŝi petas,
sed ŝi mem restas for esperante,
ke la kluba elito
kun aŭ sen televido
amasiĝos laŭ ŝia komande.

Ŝi fervoras, laboras konstante.
Kiam ni pesimistas,
ŝi senlace persistas
kaj trioble laboras ridante.
Inter multaj okupoj
unu restas sen duboj:
Prezidanto plej ĉarma ĉi-lande.

 

El: Trovita papero!
Laŭ notoj de Poul Thorsen sur la papero:
Al Kirsten Zacho - 1957.
En Somera Revueto 1960 kantis Lis Thune.