Poul Thorsen
Diro de olda vagulo pri virinoj

(Laŭ Nis Petersen: Hvad en gammel bissekræmmer fortalte mig om pigerne).


Jes, kelkaj kreiĝis por ŝvebi en danc',
aliaj por naski konvenas,
kaj iuj kuiras kaj kudras sin trans
la vivon - au preĝas aŭ benas.

Ekzistas knabinoj kun korpo, vizaĝ'
kaj kelkaj kun orblondaj haroj,
kaj kelkaj kuniras, se mankas kuraĝ'
transiri la lastan el baroj.

Jes, kelkaj similas al eta anĝel',
aliaj - ulaĉon kontrastan,
kaj inter piano kaj lakto-sitel'
ne multaj elektas la lastan.

Se tamen troveblas la sumo de l'virt'
- mi scias pro sperto plej fia -
jes, tiam, mi ĵuras, la neofta bird'
jam estas edzin' de alia.

 
Notoj:
vagabondo = senhejmulo, vagulo.
Nis Petersen (1897-1943) lernis farmacion, poste ĵurnalismon, sed baldaŭ vagis tra tuta Eŭropo. Samtempe li verkis plej multajn el siaj poemoj. Li surprizis per kelkaj tre fidelaj historiaj romanoj pri la antikva Romo kaj la aktuala revolucia Irlando. Liaj plej bonaj poemoj estas eposoj.
Pri la aŭtoro - en la Reto - klaku:
"Nis Petersen"(danlingve)
Melodion kreis Knud Vad Thomsen.
Vidu alian poemon de Nis Petersen en la paĝoj, klaku:
"Feroanoj - fratoj."
El la libro "Rozoj kaj Urtikoj" de Poul Thorsen. Eldonis Komuna Konversacia Klubo, Kopenhago 1954.