Poul Thorsen:
Oktobra nokto.

Laŭ: Johs. V. Jensen: Fra Himmerlandshistorier: Oktober natten.


Sidis tri gastoj en la bufeda ĉambro, okazis en drinkejo ĉe la Aalborgvojo en Himmerland antaŭ multaj jaroj. Estis je la deka vespere. La ĉambro estis iel nehejmeca. La pordo staris malferma kontraŭ la mallumo. La tri viroj faris multan bruon, laŭte kriis per fortaj, veterraŭkaj voĉoj kaj lasis la kruĉfermilojn klaki. Larĝaj, barbaj bubegoj ili estis kun longaj botegoj, pikspadoj kaj ponardoj. Militistoj tiam lasis sin varbi kaj nomiĝis lancistoj(*).

Tiuj tri devis iri al Aalborg, kie estis la konestablo, de kiu ili akceptis manmonon. Jam ili marŝis longe, devis pluenmarŝi tutnokte, tial ili ripozis en la drinkejo kaj trinkis bieron. Kredeble Brunsviga mumo(*). La du estis maljunaj kunuloj kun grizmakulaj barboj, sed la tria estis juna, krisphara kaj ne grasa ĉe la ventro. Lia voĉo estis pli klara ol tiuj de la aliaj, li pli ridis. Ankaŭ estis aŭdeble per liaj blasfemaĵoj, ke lia sango estis juna. Li sakradis abunde kaj riĉe, ne estis kiel la aliaj refalinta al unuopa, stereotipa diinsulto.

La paroltemo de la lancistoj estis malĉasta, tial ilia fervoro, kaj tial la juna lancisto ĵuraĉis tiom florante prospere.

Sed ke la interparolo estis malĉasta signifas, ke ĝi traktas virinojn, jentempe ja ne estis aliel ol nuntempe.

La juna lancisto fanfaronis pri ĝuitaj favoroj kaj ĉirkaŭvolvis diversajn palajn memorojn per freŝaj florkronoj de laŭdo, remburitaj per silkrubandoj de melankolieto kaj lokitaj per pretendemaj langoklakoj. La du maljunuloj sidis sur la tablorando kaj aludis skeptikon per interna, grasa ridado.

Sed dum ili plej laŭte kriis envenis la drinkej-mastro por humile peti ilin mallaŭtigi la voĉojn. Sen indigno - sed li havis infanon, kiu estis malsana kaj ne bone eltenis.

Li petis tutrespektplene, por ke la gastoj ne koleriĝu.

"Kio domaĝas lian idon?" demandis unu el la lancistoj pli mallaŭte.

La mastro klarigis, rememorigante la sanktan skribon, ke verŝajne estis la faliganta malsano.

"Ve!" diris la juna lancisto. Li fingroklaketis kaj turnis sin sur la kalkanumo.

Ili parolis malpli brue la ceteran tempon. Je la dekunua ili leviĝis, pagis la konsumitaĵon kaj daŭrigis la marŝadon. Kiam ili elvenis, la pluvo estis ĉesinta, kaj la luno brilis sur la malseka, moligita vojo.

La juna lancisto iris laste, kaj kiam li pretervenis unu el la fenestroj en la malalta domo, li vidis, ke estis lumo interne. Pordo estis malfermata, kaj la mastro enpaŝis kun kandelo en la mano. La ĉambro estis eta, kaj en lito kuŝis estaĵo, li vidis longecan, palan vizaĝon kun malhela hararo ĉirkaŭ du malhelaj okuloj, povra knabinvizaĝo. Jam li estis preter la fenestro.

Li pensis, ke certe estis la malsanulo, kaj rapidis post la du aliaj.

La mastro estis vidvo kaj havis tiun solan filinon. Lisbeth ŝi nomiĝs. Sed ŝi estis malsana kaj aflikta jam depost la printempo. Neniam ŝi vere prosperis, nun ŝi estis deksesjara kaj apenaŭ fariĝus pli aĝa.

Kiam la patro estis vizitinta ŝin, li ŝlosis kaj riglis la pordojn kaj enlitiĝis.

Fariĝis tute kviete en la domo kaj ekster ĝi, ĝi situis aparte ĉe la senhoma vojo.

Lisbeth aŭdis nenion krom la venton nun. Ĝi estis trovinta fendeton, kie ĝi povis kanti kaj sibli, ĝi daŭrigis pacience tiel. Longtempe ĝi laŭtiĝis, iom post iom iĝanta grila, kantanta plendado, malaltiĝis denove kaj etdorlotis memkontente, ree leviĝis kaj atingis per senpacienca skuego la klimakson de sia soleca lamentado, denove falis - senkonsola. La vento vindis la pajlon, kiu hirtiĝis el la supera tegaĵo de la domo, kaj kelkfoje premis mole sur la domvitron. De la tegmentrando gutis la pluveroj inter longaj paŭzoj solece sur la ŝtonojn.

Lisbeth kuŝis pensante pri la granda, maltima vizaĝo, kiun ŝi vidis ekster la fenestro. Ŝi estis tiom ektimigita.

Verŝajne estis unu el tiuj, kiuj bruis en la bufedĉambro. Nun ili iris sur la vojo en la mallumo de la nokto kaj jam estis longe for. Ili certe iris militi.

Lisbeth senbrue leviĝis, kliniĝis antaŭen kaj elrigardis. Malhelaj nuboj drivis ĉirkaŭ la luno, kiu lumis sur la malseka vojo. Malproksime ŝi ne plu povis vidi la teron pro mallumo. Aspektis malvarme kaj malgaje en la hela lun-nokto; estis kvazaŭ ŝi povis vidi la venton rapidi trans la malseka tero, ĉar ŝi povis vidi, ke la nubegoj drivis.

Lisbeth senforte refalis.

Dum la malpleneco de la nokto estis ĉirkaŭ ŝi, kaj tempon nur okupis obtuza, mizera ventfajfado en fenditaj pordoj, pensoj moviĝis tra ŝia kapo kiel herbĝermoj en malfekunda sablo, kiel aereroj, kiuj ruliĝas supren el la buŝo de katido, kiam ĝi senespere baraktante subakviĝas. lom ŝi estis aŭdinta tiam kaj kiam, iom sciis Grete de la najbaro, alion ŝi kaptis en la bufedĉambro.

Ŝi pensadis pri la granda soldato, kies vizaĝon ŝi vidis, kaj ŝia animo burĝonis kiel delikata lilio, palverda anstataŭ blanka.

Ŝi kuŝis kviete kaj maldorme, rigardis en la nokton, spiris neaŭdeble.

La vento fajfis konstante, ŝi aŭdis nenion pro siaj neperfektaj, timemaj revoj.

Malfrue en la nokto Lisbeth senbrue kaj singarde leviĝis sur unu brako. Ŝi aŭskultis longedaŭre, sed ĉar ĉio restis mortsilenta, ŝi reetendis sin, forigis hezite la kusenegon kaj kuŝis tie iomtempe en la malforta lunlumo, maldika kaj marasma kiel briletanta, blanka rozfloro, kiu duone ekflorinta velkas kaj kliniĝas al la polvo.

Ŝi ektuŝis, rerampis sub la kovrilon kaj kuŝis denove kviete elrigardante, ĝis la luno estis for, kaj la nubo] ekgriziĝis pro la nova tagiĝo.

Sed la tri lancistoj troviĝis en rapida marŝado sur la vojo, kiu kondukis norden.

Ili trapasis la vadejon proksime kaj plaŭdis plaĉe per siaj bonaj botegoj en la malprofunda akvo. Poste ili venis en la valon kaj trans la monteton kaj daŭrigis.

Kiam ili estis proksimume unu mejlon de la drinkejo, ili ekdisputis pri io, kio gravas por lancisto; estis unu el la maljunuloj kaj la junulo, kies nomo estis Jørgen.

Ili kverelis akre kaj blasfemis tiel, ke sulfuro kaj veneno flamis el la gorĝoj. Laste ili elingigis la spadojn kaj ekatakis unu la alian.

En la erikaro flanke de la vojo ili skermis, kaj la tria lancisto alrigardis ilin.

Jørgen estis kolerega kaj ema mortigi la kontraŭulon. Estis kun sento de io senlime malkonforma kaj kontraŭnatura, ke li unu momenteton subite sciis sin negardata, vidis la malican klingopinton - li imagis fulmrapide kaj tutvole eblon por indulgo - kaj en tiu ĉi momenteto li sentis la pinton rapide pasi tra la vestaĵon, la pikon, la glaciiĝantan tranĉadon kaj dolorantan eksuferon profunde ĝis la dorso. Nur tiam efektiviĝis tio, kion li volis, kliniĝi flanken; samtempe forfluis la forto el liaj kruroj, kaj li falis. Sed kiam la aliulo eltiris la klingon, li kurbigis sin kun akuta krio.

Tiam la du daŭrigis sian vojon al la nordo kaj lasis lin kuŝi kun mortiga pikvundo tra la pulmo.

Jørgen perceptis nenion, ĉar li tiel dum sekundo devis adaptiĝi al la plej fora kaj plej neebla el ĉiuj pensoj. Sed kiam li fine konsciiĝis pri ĝi, li sentis sin tute ŝanĝita, kvazaŭ rekreita. Rapide li ekleviĝis - la doloro estis netolerebla - li forpuŝis ĉion kaj gapis al la du staturoj, kiuj iom post iom malaperis en la mallumo. Li pleniĝis de stultetmiranta nekredemo:

Ĉu ili forlasis lin! Jes, eĉ sen turni sin. Jørgen tute blindiĝis pro furioza malamo kaj kolero.

Li lasis sin refali en la erikaron, koncentrigis la korpon ĉirkaŭ la doloro, kiu mordis kaj hakis en li, kaj kiam li denove levetis sin, li sentis, ke la vestaĵo lasis lian haŭton; ĝi estis algluiĝinta. Ho! Li estis tute sanga, ankaŭ fluis vigle inter la erikojn. Li volis malbutonumi la vestaĵon, sed la brakoj estis rigidaj pro malvarmo - tiam li freneziĝis pro angoro, ĉirkaŭrigardis en la mallumo, ne povis kredi.

Li kuŝis ĉe la piedo de monteto, subite ĉio dependis de tio sola, ĉu li povas atingi la supron. Rampante, trenante sin sur la ventro li atingis kaj fariĝis dumvoje tute humila, tiom senforta li estis. Kiam li kolapsis sur la supro, ĉio ŝajnis al li diable indiferente. Li kuŝis tute senmove sur la dorso, povis tiel kvazaŭ eskapeti el la terura turmentado en la brusto kaj senti, kiom bonfartige kaj agrable liaj piedoj ripozis.

Nun kviete kuŝante li ekmeditis pri la aferoj.

Li aŭdis la venton, kiu fluge pasis tra la erikaro, iomete balancis la rigidajn branĉetojn kaj striiĝis per ili iĝante mallaŭta flustrado kaj brueto. La nuboj preterdrivis la lunon, estis kiel kutimis esti. Sed en la nomo de Jezuo, nun estis amara seriozo, li devis disiĝi de la vivo. Momenton li ekŝvelis en ununura lamentanta akuzo. Poste li denove prudente pensegis, fervore, rapide; necesis distinge kompreni klare multon. Sed dum la rapidemo la aferoj stumblis unu pro la alia, etaj pensoj kaj memoretoj alflugis en verva konfuzo. Spasma skuo en la brusto forpelis ĉion - li vekriis duonlaŭte.

Ĝuste ĉi tie ĉio finiĝu, do ĉio alia ja ne havis utilon, ŝajnis al li. Ne, lia tuta vivado valoris nenion kompare kun la momentoj, dum kiuj li kuŝis ĉi tie kaj ĝiseterne aŭdis la venton susureti trans la erikoj kaj spiri kaj ploreti.

En Rendsborg li iam staris trinkante glason da biero, tiam la ĉapelo falis de li malantaŭen, kaj la kretpipo disrompiĝis - en la drinkejo tiam - por kiu utilo? Kial li faris al si tiom da peno ĉe la armilforĝisto en Lübeck? Kaj kial li ĉiam flegis sian barbon kaj ĉiun tagon sopiris, ke ĝi fariĝu pli longa? Kial estis sango en li, se ĝi nun elfluaĉu? Jørgen eksentis interese ĝojetan ridemon, kvazaŭ li mistifikis iun, kiu multon faris por pretigi lin - ĝuste li trompis lin. Sed per tio li ekpensis pri Dio kaj ekflustris kaj preĝis al li.

La vento preterpasis, portis lian flustradon kelkajn metrojn, miksŝpinis ĝin kun eriksusuro kaj noktbruetoj, ree disigis ĉion kaj rapidis pluen.

Tie mortis la lancisto Jørgen en la soleco. La luno radiis sur blanka, ŝtonigita vizaĝo, ridetis al esprimo de neresponditaj timkrioj, lasiteco kaj mizero.

Jørgen kuŝis senmove sur la dorso, el ioma malproksimeco li povus simili longforman, grizan ŝtonon. La erikoj kaŝis lin duone, la rigidaj suproj riverencetis kaj balanciĝis. La nuboj drivis nigraj kaj krizpalerandaj trans la luno iam kaj tiam. La pejzaĝo estis dezerta kaj malmulte loĝata, ĝi vastiĝis laŭ penigaj kurbiĝoj vestataj per erikoj.

La vento flugtuŝis ĉion dum sia longa, sencela vagado. Ĝi karesetis la eriksuprojn, palpis iomete la hararon de la lancisto kaj plurapidis por ie trovi pordfendeton taŭgan por kantado kaj siblado.


Notoj:
(*) Lancisto = dungmilitisto, (dane: Landsknægt, lejesoldat).

(*) Brunsviga mumo = Sukera, tre forta biero.

Himmerland = Landa regiono en la norda parto de Jutlando.


El: Dansk Esperanto-Tidende, n-ro 1-2/1943.
Johannes V. Jensen (1873-1950) rompis medicinan studadon por iĝi raportisto kaj verkisto. Li transkrozis la tutan Globon kaj tre diligente verkis en ege bildriĉa lingvo. Lia multvoluma ĉefverko, "La longa vojaĝo", priskribas la evoluon de la t. n. norda raso. Liaj poemoj estas rimarkindaj pro tre densa formo kaj plene saturita enhavo. Nobel-premiito pri literaturo 1944.
Vidu aliajn verkojn de Johs. V.Jensen, klaku:
"Nimfo."
"Ridetas dolĉe la dana bord'."
"Dediĉo."