Henrik Lund - W. Thalbitzer
Himno de Gronlando
Grønlands nationalsang
Nunârput - Vort land.

 
Vort ældgamle land under isblinkens bavn
med lysende snehår om dit hoved!
Du trofaste moder, som bar os i din favn,
mens dine kysters rigdom du os loved.

Som halvvoksne børn er vi groet af din jord
og trygt vokset op blandt dine fjelde,
vi kalder os kalaallit i landet, hvor vi bor
ærbødigt for dit hvide åsyns ælde.

Og alt mens vi bruger dit bugnende flor,
vi længes mod verdens nye former,
vi fjerner hver hindring, som hæmmer dig, vor mor,
og frejdigt frem mod fjerne mål vi stormer.

De fremskredne folk et eksempel os gav,
og det vil vi også stræbe efter,
mens bølgernes verden er vores vandringsstav,
som bær os frem og giver nye kræfter.

Umuligt nu længer at blive i ro,
kalaallit, mod større mål vi stævner.
Som fribårne folk vi i landet vil bo;
begynd at tro på jeres egne evner.

Pralando kun krono el brila glaci'
sur kapo kun neĝe blankaj haroj!
Patrino, fidele vi donis vin al ni
kaj heredigis svarmojn de la maroj.

Ni kreskis infane sur nemilda ter'
humile en ombro de montaroj.
Popolo Kalâdlit nin nomis kun fier'
legendoj jam de antaŭ mil da jaroj.

Vi nutris nin riĉe, sed nun la sopir'
al mondo kun nova vivo strebas.
Tra longa izolo eklevis sin dezir'
kaj nun al malproksimaj celoj ŝvebas.

Plenkreskaj popoloj, al ni via man'
Sopiras ni sekvi vian spuron.
Kaj libroj fariĝu la frata akompan'
por trovi vojon en la nov-kulturon.

Nun for la hezito kaj neoportun' -
Kalâdlit, leviĝu por la novo!
Libera popolo ni kresku ekde nun
kun firma fido al la propra povo!

 

Gronlanda teksto
Nunârput, utoqqarsuánngoravit
niaqqut ulissimavoqq qiinik.
Qitornatit kissumiaannarpatit
tunillugit sineriavit piinik.

Akullequtaastut merletutut ilinni
perotugut tamaani
kalaallinik imminik taajumavugut
niaqquit ataqqinartup saani.

Atortillugillu tamaasa pisit
ingerlaniarusuleqaagut,
nutarterlugillu noqitsigisatit siumut,
siumut piumaqaagut.

Inersimalersut ingerlanerat
tungaalitsiterusuleqaarput,
oqaatsit "aviisit" qanoq kingunerat
atussasoq erinigileqaarput.

Taqilluni naami atunngiveqaaq,
kalaallit siumut makigitsi.
Inuttut inuuneq pigiuminaqaaq,
saperasi isumaqaleritsi.


Multajn poeziaĵojn verkis la gronlanda pastro, instruisto kaj artpentristo Henrik Lund (1875-1948). Eble eĉ kelkaj estas arte pli valoraj ol Nunârput - ekz. La fjordo kun la varmaj fontoj. Tamen Nunârput estas nomata lia ĉefverko. Kial?
Ĉar ĝi enhavas flamerojn, kiuj povas inspiri novan nacion. Ĉar ĝi vortigas kortuŝan strebadon al klerigo kaj partopreno en la civilizo. Ĉar ĝi martelas: Ni ĝojas esti sur la sojlo de nova epoko! Ni volas antaŭen!

Verdire la poemo kiel nacia himno iom ignoras proprajn gronlandajn valorojn: pratempan vivmanieron kaj kulturon. Sed tiom pli ĝi vokas antaŭen. Same kiel La Marseillaise ĝi ekestis en speciala situacio, kaj ambaŭ eĉ hodiaŭ pluportas flamigitajn torĉojn. Tial Nunârput sendube meritas la nomon nacia himno de Gronlando ĝuste en ties nuna epoko de paca revolucio.


Notoj kaj traduko el Poul Thorsen.
(El Dansk Esperanto-Blad, 1954/9).
Dana teksto laŭ reverkaĵo de William Thalbitzer (1873-1958), profesoro de eskima lingvo ĉe Universitato de Kopenhago. Li faris 9 vojaĝojn al Gronlando kaj interpretis multajn eskimajn poemojn danen kaj anglen.
Dana teksto kaj muzik-notoj el "Folkehøjskolens Sangbog", 2003, n-ro 199.
Melodio: Jonathan Petersen, 1937.
Gronlanda teksto el "Naciaj Kantoj".

Vidu aliajn poemojn de Knud Rasmussen kaj pri Gronlando en la paĝoj: Klaku:
" Mia spiro.":
" Ĝojo de kanto/
Sopiro al kantbatalo."
:
" Nordcervoj/Somero":
" Mokokanto.":
" Kanto de l'vidvino."

Portreto de Knud Rasmussen: