Poul Thorsen
Kantoplenas nun la tag'

(Laŭ Jeppe Aakjær: Nu er dagen fuld af sang).


Kantoplenas nun la tag',
kaj venis la vanelo.
Distamburas galinag'
por nokta am-apelo.
---Pluki tigojn kun roser'
---pluki junkojn ĉe river',
---pluki, pluki florojn.

Oran flavon sur ravin'
la pezaj kaltoj ĵetas.
Suda vent' proponas sin,
kaj noktkandeloj cedas.

Tutan tagon el laget'
sin levas butom-tigoj:
meĉoj sveltaj - arda pet'
pri suno-ekbruligoj.

Junulinoj nun sur silk'
por nupta festo stebas.
Manke de svatanto-bild'
en revoj unu ŝvebas.

Donu neforgesumin
kaj laste krispomenton.
Tiel nia ludo-fin'
similas la komencon:
---Pluki tigojn kun roser',
---pluki junkojn ĉe river',
---pluki, pluki florojn.

 
Notoj:
Jeppe Aakjær:
* 10.09.1866, en la vilaĝo Aakjær, Norda Jutlando.
† 22.04.1930 en Jenle, Norda Jutlando.
Jeppe Aakjær (1866-1930), - kvankam akademiano preferis intiman ligon kun naturo de Jutlando kaj ties simpla popolo. Lin forte influis Robert Burns, de kiu li tradukis multajn poemojn. Li eĉ vizitis'-la regionon de Burns por plene kapti la tiean etoson. "Robert Burns" "En Lochlea" estis verkata en Skotlando 1906. Profunda solidaro kun malriculoj kaj sincera indigno pro maljusto estis karakteriza elemento en lia verkado proza kaj poezia. Liaj kantoj, dank' al trafaj melodioj i. a. de Carl Nielsen, penetris la tutan popolon.
(El "Rozoj kaj Urtikoj" de Poul Thorsen. Eldonis Komuna Konversacia Klubo, Kopenhago 1954).

La dana teksto vi i a. trovas en "Folkehøjskolens Sangbog", 2003, n-ro 346, kaj en multaj paĝoj en "la Reto", ekz en "Sang".
Pri la aŭtoro ankaŭ en la "Reto" vidu: "Jeppe Aakjær."
Li verkis multajn kantojn, poezion kaj novelojn, precipe el Jutlando, ofte en la jutlanda dialekto. Eldonis ĉi-tiun verkon en majo 1911.


Vidu aliajn poemojn de Jeppe Aakjær en la paĝoj: Klaku:
" Jutlando," kaj " La mevo/Polemiko."kaj " Robert Burns/Lochlea".
En la hejmpaĝoj estas aliaj verkoj de Jeppe Aakjær:
Klaku: "Heredo dana."