Poul Thorsen:
Du poemoj de Knud Rasmussen:

 
Nordcervoj (Vildren)

Aŭa!
Rampe mi venis senbrue trans marĉo
kun arko kaj sago en buŝo.
La marĉo estis larĝa kaj la akvo glacia,
kaj nenie videblis kaŝejo.
Malrapide mi serpentis
trae malseka, sed nevidebla,
rampe ĝis paf-oportuno.
Manĝis la cervoj, ŝiris senzorge la sukan muskon,
ĝis mia sago treme atingis
bruston de vira bestego.
Tiam paniko frapis nesciajn ebenanojn.
Disiĝigis la aro,
kurege malaperis
malantaŭ ŝirmaj montoj


(El:Iglulik-popolo, Lyon-Inlet).

Somero (Sommer)

Ho, somera varmo, kiu ondas sur tero!
Neniu bloveto,
neniu nubo -
kaj inter la montoj
sin paŝtas la cervoj,
la karaj boacoj
en blua malproksimo.
Ho, ĝi min tiras,
ho, feliĉigas,
preskaŭ kun ploro
tuŝas mi teron.

Notoj:
Knud Rasmussen (1879-1933) naskiĝis en Gronlando, kies lingvon li plene majstris. La patrino estis parte eskim-devena. Li famiĝis kiel esploristo, speciale per partopreno en "La dana literatura Gronlanda ekspedicio 1902 - 1904" kolektante centojn da legendoj, fabloj kaj poemoj. Poste li tre fidele redonis ĉion dane, parte ankaŭ angle, kaj ĉar mem evidenta poeto, liaj interpretoj laŭdire samvaloras kiel la originaloj, kiuj alie nun estus plene perditaj pro penetro de t.n. civilizo.
Informoj pri la aŭtoro en la Reto, klaku:
Knud Rasmussen.
El "Rozoj kaj Urtikoj" de Poul Thorsen.
Eldonis Komuna Konversacia Klubo, Kopenhago 1954.
Vinjetoj de Børge Hamberg estas el la sama libro.
Vidu aliajn poemojn de Knud Rasmussen kaj pri Gronlando en la paĝoj: Klaku:
"Himno de Gronlando," :
" Mia spiro.":
" Ĝojo de kanto/
Sopiro al kantbatalo."
:
" Mokokanto.":
" Kanto de l'vidvino."