Grupo Amplifiki & Poul Thorsen:
La nokto

Estis nokto post vojaĝo
longa, longa al la nest',
ili fine estis solaj,
tute solaj kaj sen vest',
gesilentaj en densa proksim'.
Kaj la manoj parolis
pri kreskanta simpati',
pri la sorto feliĉa
de ge-anatomi'.
En la flagra lum-duono
fajris la pasia flam',
ombroj dancis sur plafono
laŭ la ritmo de la am',
gesilentaj en densa proksim'.

./.Kaj la manoj parolis
pri kreskanta simpati',
pri la sorto feliĉa
de ge-anatomi',
gesilentaj en densa proksim'./.

Notoj
Versio heterogena de samnoma kanzono, grupo Amplifiki,
Bertil Wennergren & Micke Englund.