|
(Laŭ Tove Ditlevsen: (Poemo).
Okazis en nokt' kiel nuna,
nordhela, juneca, senĉesa.
La steloj aspektis saĝecaj,
la luno treflava kaj peza.Kaj li estis nur la unua -
ne scias mi; kiom postvenis.
Konfuza pro honto kaj sorĉo
la kapon klnita mi tenis.Centope knabino-romanoj
sin kaŝis en sino fermita.
Forgese al tempo kaj loko
ni pekis, ho dolĉo acida.La koro ektaltis timeme;
kaj ventoj mildeme ekĉesis.
Folioj kaj ĉiu herbeto
tremante la teron karesis.Malvarmo traglitis l' arbaron,
kaj ventoj denove ekblovis:
"Forgese al tempo kaj loko"
- alian amikon ŝi trovis.Hazarde ĉe unu mi restis.
Hazardon neniu rifuzas!
Sur ĉies-voj' kuŝas la koro,
kaj mi ĝin neniam plu uzas.Okazis en nokt' kiel nuna,
kaj mi estis nur deksep-jara.
Ĉu ruĝas en herbo vazeroj
de l' amo splitita, amara?
Notoj:
Tove Ditlevsen (n. 1917-1976), origine kontoristino, kiu devenas de mizera kvartalo de Kopenhago.Ŝiaj poemoj demonstras tre senteman kaj melodian lirikon, sed ankaŭ grandan homkonon kaj realisrnon. Ŝi estas naturtalento kun larĝa registro de varmo, tenero ĝis ironio kaj moko. Ankaŭ kelkajn romanojn kaj novelarojn ŝi eldonis, ĉefe kun fono de infanaĝa kvartalo.(El "Rozoj kaj Urtikoj" de Poul Thorsen. Eldonis Komuna Konversacia Klubo, Kopenhago 1954).
La poemo "La eternaj tri" vi vidu: "Poemo".
Multaj informoj pri Tove Ditlevsen, klaku: Kvinfo.