Averto
Laŭ scienco kaj statistiko
la unua vivjar' plej danĝeras,
sed por simpla laiko
la danĝer' de la lasta superas.
Kvalifikoj nenecesaj
Ne necesas esti poeto
por senti subtilon de soneto.
Ne necesas esti bovino
por esti spertulo pri kazeino.
Ne necesas esti koko
por rekokeriki al ina voko.
Ne necesas esti azeno
por obstinadi pro miskompreno.
Ne necesas esti formiko
por perpleksiĝi en trafiko.
Ne necesas esti reptilio
por krokodili ekster la patrio.
Ne necesas esti doktoro
por kunaflikti pro dentdoloro.
Ne necesas esti mumio
por radi-aktivi kontraŭ A-energio.