Poul Thorsen:
La muro.

 
Jes, ĝi ekzistas!
Serpentume,
dinosaŭre
sur krestoj abruptaj de verda montaro.
Ekzistas ne nur surmape,
ne nur bilde, reve,
sed sub la piedoj.
Ŝtono sur ŝtono
mil-milione
ŝvite lokitaj
de kalaj, vundoplenaj manoj
trans krutaj pasejoj
de Gobio ĝis Flava Maro.

Revelacio
tro giganta por plene percepti.

Humile mi observis
- por ne vertigi -
nur unu elektitan detalon.
Nur unu modesta ŝtoneto,
individua, aparta.

Sur tiu ĉi ŝtono lapidare
skrapis sian nomon
unu ĉina kunhomo.
Rutina, triviala afero, ĉu?

Tamen tiu kunhomo
jam ne anonimas,
ankaŭ ne plu estas sensorta.
Ĉar zorge ekzamenante la ŝtonon
ĉiu povas konstati,
ke ĉiujare sub tiu nomo
estas aldonita unu nova jarcifero.

Klare, ĉiujare tiu homfrato
pilgrimis por omaĝi
la plej grandiozan kreaĵon
de la tuta ĉina popolo.

Ĉiujare?

Abrupte finiĝas la kronologio.
Orfas subite la ciferaro per

1966.(*)

Ĉinoj!
Legeblas, kiu kaj kiam,
sed ne kiel nek
kial kaj tute ne kie ....

Notoj:
(*)1966 = la t.n. kultur-revolucio ekfuriozis.
El: Dana Fervojisto, n-ro 1/januaro-februaro 2003.