Poul Thorsen:
Vero kaj forto en moviĝo

 
Pasis duona jarcento decida -
Staras scienco kaj lingvo planita
ambaŭ ĉe grava instanco:
Ĉu ruiniĝo aŭ renesanco?
---Antaŭ defio
---vokas racio
ambaŭ nun por alianco.

Luktis scienco en ĉiu epoko
kontraŭ ignoro, malhelpo kaj moko.
Sed Galileo kaj Fulton
pruvis, ke eblas privenki la stulton.
---Al pioniroj
---ofte martiroj,
sentu hodiaŭ la ŝuldon.

Preter progresoj kvalitaj kaj kvantaj
pasis scienco per paŝoj gigantaj.
Kreskis la sano kaj aĝo,
krevis la nuboj de kriza domaĝo.
---Kun konsekvenco
---gvidas scienco
voje al sato kaj saĝo.

Ritmo distingas sin ĝis la kresĉendo
tra la perturboj de l'nuna jarcento:
Beno kaj bruo teknika,
vivo facila - sed esto komplika.
---La teorio
---per energio
iĝas realo unika.


Homo racia facile konkludas:
Ĝuste nun lingva problemo akutas!
Tamen al indiferento,
rido, rutino ĝis nuna momento
---lukti necesas,
---ĝis ni sukcesas
veli science en vento.

Lingvo tutmonda ekestis pro revo -
Ne nur militoj minacis per krevo.
Premis nin longe kateno:
La izoleco, sed venkis la peno
---antaŭ UNESKO.
---Venas nun kresko
en pli sekura tereno.

Ĉar Esperanto, helpilo teknika,
montris por arto sin plene efika.
Floris ĝi en la izolo,
fajnas jam kiel matura grapolo.
---Tempo obskura
---tenis ĝin pura
sub humanisma kontrolo.

Tia kontrolo estas esenca
lingve, sed eĉ pli al vero scienca:
Vero neniam por vendo.
- Sorĉo-disĉiploj de l'nuna momento!
---Fortojn vi veku,
---sed ankaŭ regu
glore al inteligento!

 

Notoj:
Vero kaj forto en moviĝo:
Prologo voĉlegita de Poul Thorsen...

ĉe la 50-jara jubileo de
Internacia Scienca Asocio Esperantista
en Kopenhago 1956.