|
Ili volis al fremduloj
kaj historiisto
pompe pozi sen skrupuloj -
- ankaŭ post ekzisto.
Iam frapis min rimarko
pri Napoleono:
"Al mi plaĉas la monarko -
ĉar li estas ŝtono!"
Sekve pro bonfama reĝo
la popolo festis,
ĝojis, benis lin en preĝo
- ĉar li iam estis.
Kaj se havis li fifamon,
tio nur sugestas
ĝojon, feston kaj aklamon
- ĉar li ne plu estas.
Notoj:
El: Dansk Esperanto-Blad, n-ro 12/1953, paĝo 101.