Moli Malon'

Sur strato Dublina
kun beleco knabina
unue okulis min Moli Malon'.
Kun puŝveturilo
tra l'strat-maltrankvilo
kriis: Konkoj kaj skombroj,
:/ vivantaj, o-ho!

Ŝi fiŝojn disvendis,
kaj ŝi tute ne fremdis
ĉar same la patro kaj ŝia patrin'
kun puŝveturilo
tra l'strat-maltrankvilo
kriis: Konkoj kaj skombroj,
:/ vivantaj, o-ho!

Ŝi mortis pro febro,
tute ne eblis retro-
venigi la vivon de Moli Malon'.
Sed ŝia spirito
post ŝia vehiklo
krias: Konkoj kaj skombroj,
:/ vivantaj, o-ho!

Notoj
Nekonata ejra aŭtoro kaj komponisto.
Elangligis: Poul Thorsen.