Poul Thorsen:
Mokokanto pri interŝanĝo de edzinoj
(Laŭ Knud Rasmussen: Nidvise om konebytning).
Gronlanda nomo: Kangitsukaq-Kuitse
El: Angmagsalik, Gronlando.

 
Kangitsukaq:

Diri mi volas, kia vi estas, mia kontraŭulo:
Ĉu ne estas tiel, ke neniuj viroj
emas interŝanĝi edzinon kun vi?
Sed bonaj viroj ariĝas ĉirkaŭ mi tiucele.
Mi estas viro, kiun amas virinoj,
kaj mi povas diri,
ke mi ne tute ignoras ilin.
Pri vi mi aŭdis, ke vi preskaŭ
mortigis amikon, kiu proponis
virin-interŝanĝon al vi.
Tia li estas, mia ridinda malamiko en kantbatalo!
Foje mi estis sur mara glacio
glitveturile for de loĝ-loko.
Urson mi vidis, eĉ kun ideto,
stumble ĝi pasis en ŝia spuro.
Ambaŭ mi pelis
kun mia hundaro.
Boje mi baris
ilian vojon,
kaj mi elektis
zorge la grandan.
Tian ĉasaĵon neniam haltigus
mia timema malamiko!
Lia mizera hundaro
ne taŭgas por ĉaso.
Ili neniam ekvidos eĉ urson,
magraj, mizeraj, malgrandaj rampuloj
kun feloj nur taŭgaj forĵeti.
Jes, tia mi faris mian moko-kanton.
Lasu ĝin resti memore ĉe homoj,
kiuj ŝatos ion por distro.

Kuitse:

Vidu lin, kia li estas,
mia kantanta malamiko!
Fanfarone li buŝumas
same kiel ĉiuj el lia loĝ-loko.
Por li ŝajnas ĉio facila;
tro bona memoro!
Sed mi singardas pri miaj vortoj
kaj eĉ ne kuraĝas kanti pri ĉio,
kion mi memoras.

Kelkaj sendube ja konis
miajn kuzinojn kaj kuzojn.
Ĉiuj foriris vojaĝe
kaj ja neniam revenis.
Ilin, de mi amataj,
li fimokis per kanto.
Ŝprucfekulo! Dikventrulo!

Kion mi diru pri vi,
kiu estas tiom aminda kaj milda?
Pri vi eĉ ne ekzistas io dirinda!
Kaj tamen. Afereto trafis mian orelon.
Estis vi, kiu planis mortigi
la viron kun la lamaj kruroj.
Kiam mi aŭdis tion,
mi miregis pensante,
ĉu tia kadavro-manĝanto,
ventrograsa kun rondaj koksoj,
posedas forton por mortigi?
Ho jes. Kriplulon vi elektis,
ĉar mallerta maldiligentulo vi estas,
nur taŭga por ronke dormi
inter naŭze varmaj feloj!

Notoj:
Mallongigo de la kanto.
Knud Rasmussen (1879-1933) naskiĝis en Gronlando, kies lingvon li plene majstris. La patrino estis parte eskim-devena. Li famiĝis kiel esploristo, speciale per partopreno en "La dana literatura Gronlanda ekspedicio 1902 - 1904" kolektante centojn da legendoj, fabloj kaj poemoj. Poste li tre fidele redonis ĉion dane, parte ankaŭ angle, kaj ĉar mem evidenta poeto, liaj interpretoj laŭdire samvaloras kiel la originaloj, kiuj alie nun estus plene perditaj pro penetro de t.n. civilizo.
Informoj pri la aŭtoro en la Reto, klaku:
Knud Rasmussen.
El "Rozoj kaj Urtikoj" de Poul Thorsen.
Eldonis Komuna Konversacia Klubo, Kopenhago 1954.
Vinjetoj de Børge Hamberg estas el la sama libro.
Vidu aliajn poemojn de Knud Rasmussen kaj pri Gronlando en la paĝoj: Klaku:
"Himno de Gronlando," :
" Mia spiro.":
" Ĝojo de kanto/
Sopiro al kantbatalo."
:
" Nordcervoj/Somero"
" Kanto de l'vidvino."