Internacia juro.
La internacia juro
estas sistem' de sekuro,
kies valido tuj ĉesas,
kiam apliko necesas.
Esperanto parolata.
Mia pordo kun pompo
portas ŝildon sen trompo:
Tie ĉi Esperanto parolata!
Dum jarcenta kvarono
venis unu persono
kun demando al tiu rilata.
Mi klarigis kaj montris,
ĝis la homo respondis:
"Ĉar mi nun vin atingis,
Do you also speak English?"
Persisto.
Mia filo subite
en aĝo sepjara
komencas rapide
en vic' senerara
ciferojn aranĝi decide.
Ĉe mil ducent kaj kvino
mi diras: Ĉu laca?
Grumblas li kun obstino:
Lasu min paca!
Mi skribos ĝis venos la fino!
Utila ĉirkaŭvojo.
Parolo senpera
el koro sincera
devigas min levi la ĉapon.
Sed pli mi admiras,
se l' vortoj trairas
survoje al buŝo la kapon.
Troa takso.
Iu petis min fari refrene
parodion pri dancteksta sterko.
Mi publicis - kaj trovis ĉagrene:
Qni taksas ĝin mia ĉefverko!