|
(El: Opero "Maskerado" de Vilhelm Andersen kaj Carl Nielsen.)
Iam pace sur la strato
Iam pace sur la strato
(Dane:
Fordum var der fred på gaden).
antaŭ voko: naŭa hor'!
Jam ŝlosita la fasado,
jam vaperis plado,
bonaj homoj post manĝado
noktpretiĝis por
teo ne!- Nek sukerlado,
nek por kafo-kompani'!
Maskerado, maskerado!
Paco nun estas for!Iam sur sekura nivelo:
mastro, filo kaj mastrin',
buboj kaj filina belo,
neskuebla la fidelo,
pri la vojo al ĉielo
ne demandis ŝin.
Gejunuloj antaŭ svato
petis paĉjon pri permes'.
Regas nun egalec'
La dana vetero
En tiu land'
(Kanto de Henrik).
sunbrilo nin atingas tre avare,
malhele estas pli ol dek monatojn jare.
Nebulas la ĉielo,
ni vidas ĝin el kelo,
ŝancelas neĝo-pluve nia pland'.
Ni certe mortus en la ŝima gelo,
se ne ni kiel bufoj kelkafoje
nin levus el la marĉo ĝoje,
ke falu sunbrilet' dum iu festo
sur nia vesto.
En tiu land', aŭkultu min, ŝaĝuloj!
nenion povas fari la kuraĝuloj
ol zorgi dum moment' de tiu marĉ-vadado
pri gajo kaj ĉielo-blu-reven'
por sinbanado
en la kaskado
de danco, kanto, fajra lum-festen',
nomita Maskerado.
Notoj:
La opero "Maskarado" estas la plej ŝatata dana opero.
Ĝi estas skribita de Vilhelm Andersen en la periode 1904-1906 laŭ komedio de la fama Ludvig Holberg (1684-1754). Informoj pri la opero, vidu Libretto.
Tie vi ankaŭ trovas la tekstojn de la du kantoj.
Cetere, la kanto dana "Fordum var der fred paa Gaden", oni nomiĝas "La kanto de Jeronimus", laŭ la ĉefaktoro Jeronimus de la opero, kaj la kanto estas en "Folkehøjskolens Sangbog" 2003, n-ro 553.
La muziko komponis la plej faman, danan komponiston Carl Nielsen(1865 - 1931). Pri li, vidu la "Reto" Carl Nielsen.