Kvankam naskita en Kopenhago kiel filo de malriĉa pavimisto kun 11 infanoj, Martin Andersen Nexø travivis sian junaĝon en Bornholm, la sola dana rokinsulo. Karakterize, ke la nomon de tiea urbeto, Nexø, li proprigis al si mem. Li paŝtis brutojn kaj poste lernis la ŝuistan metion. Du jarojn li peze laboris kiel masonist-helpanto.
Tute verŝajne la vivo de tia junulo estus pasinta triviale kiel tiu de milionoj, se li ne per studado en danaj popolaltlernejoj, precipe en Askov 1891-93, estus ekkompreninta kelkajn esencajn problemojn de la estado kaj de tiam konsekvence sin dediĉus al persona provo ilin solvi.
Komencitan karieron kiel instruisto malebligis atako de ftiza, kaj dum la jaroj 1894-96 Andersen Nexø troviĝis en Hispanio por reakiri la sanon. Tie li komencis verki realismajn vojaĝraportojn kaj novelojn. Al kelkaj unuaj romanprovoj tamen mankis realo kaj konsio. Li kvazaŭ troviĝis ankoraŭ sub influo de formalismo kaj sentimentaleco de samtempaj danaj verkistoj.
Tiom pli klare lia talento kaj neordinara imagforto manifestis sin en la ĉefverko Pelle Konkeranto, granda romankvarologio, kiu aperis 1906-10. La unuaj du volumoj kun rezervoj estas ĉerpitaj el autobiografia materialo. - Pelle estas filo de sola, mizera sed mirinde milda stalisto. Severa, bruta vivo ĉirkaŭas kaj formas la knabon. Poste en la urbeto knaboj kaj burĝoj pli malpli malice humiligas la ŝuist-lernanton Pelle, kaj li la perdas preskaŭ ĉiun esperon. Do, kiel mil-miloj li fuĝas al la grandurbo. Kiel sindikatestro li konkeras la mondon. Liaj batalkampoj estas grandaj strikoj, lokaŭtoj kaj buntaj manifestacioj - solidaro, kooperado solvas ĉion. Tiel Pelle leviĝas, leviĝadas kune kun sia klaso tra suferoj, ignorado, mizero al socialismo; larĝa rakonto en facilflua stilo tra rido kaj larmoj, ĉiam optimisma.
Eĉ se kelkaj malfortecoj, utopiaĵoj makulas la lastan volumon, la tuta verkego spegulas tiom da figuroj originalaj, poeziaj sukplenaj, ke la nivelo de Maxim Gorkij estas tanĝita.
* * * Ditte Homido estas dua ĉefverko, kaj ĝi aperis 1917-21. Ĝi estas memstara romano, do neniel iuspeca virina respondaĵo al Pelle Konkeranto. Per ĝi en 5 volumetoj ni partopreniĝas en la sorto de malforta junulino kun varma koro tra malfacila, mallonga vivo. Fuŝo kaj perdo sufokas ŝiajn sopirojn kaj feliĉetojn, ĉu kiel knabino en la kamparo, ĉu en la urbego kiel senedzina patrino. Ĉiam Ditte dediĉas siajn nesufiĉajn fortojn al aliaj, sed en multe pli pasiva maniero ol Pelle. Li venkis, sed ŝi pereas nur 25-jara pro mizero kaj mistrakto. Nia socia indigno estas vekita, sed iel per sentimentalo, kiu estus nedigna kaj fremda al Pelle . . .
Poemoj 1926 kaj teatraĵo La homoj en Dangård 1929 ne tiom karatas kiel la romano Meze en ferepoko, amaraĵo pri du generacioj de kamparanoj sub korupto kaj profitemo de la unua mondmilito. Interesa novelaro La pasaĝeroj de la malplenaj lokoj aperis 1921.
Jam dum la 1930-jaroj Nexø ekpretigissiajn rememorojn en 4 volumoj, vere ensorĉa legaĵo, kaj 1945-47 li aperigis en nevualite biografia formo trivoluman romanon Morten Ruĝulo. Ĝi estas rekta daŭrigo de Pelle Konkeranto, tre kritika kontribuo de la verkisto al sia epoko. Denove pruviĝas, ke aŭtodidakto ege klare memorasl - Pelle nun estas memkontenta socialdemokrata ministro, oportunisto, dum lia amiko de la junaĝo, Morten, fariĝis realisma verkisto, kiu kun konsekvenco advokatas la viktimojn de la industria sklavsistemo kaj sub inspiro de la rusa revolucio senindulge disŝiras la kamuflaĵojn de dana kapitalismo.
* * * Ju pli aĝa Andersen Nexø des pli radikala! Li estis ofta gasto en Sovjetunio. En la urbo Samara infanejo prenis lian nomon, kaj dum multaj jaroj li plene pagis ĝian funkciadon. Dum la hispana civilmilito volontuloj el Skandinavio baptis sian roton "Andersen Nexø" (cetere, el 550 danoj apenaŭ revenis 200).
Dum la germana okupo de Danio Nexø rifugis al Svedio kaj poste al Sovetunio. De 1951 li loĝis en Dresdeno, DDR, kaj tie li mortis 1954, sed honora entombigo okazis en Kopenhago.
Persone mi memoras la poeton en lia plurfoja rolo kiel elstara oratoro, ĉiam energie argumentante per eksterordinare bildoza lingvo, proverbe kaj popolfabele inspirita. Lia voĉo tute ne estis kiel ĉe filo de la popolo. Spite al penetra forto ĝi havis kuriozan afektecon kiel ĉe grandstila aktoro. Li ekstreme longe emfazis ĉefajn vortojn, kaj lia gestado, eĉ per bastono, substrekis pasion, indignon kaj batalpreton tute sen konsidero al alta aĝo.
Dum privata akcepto en sia hejmo li montris tre amindan naturon. Sub la kvazaŭa krono de neĝe blankaj haroj lia vizago radiis mildon kaj paciencon, kaj al la vizitanta junulo li havis sufiĉe da tempo por ĉion bone kompreni kaj simpatie percepti. (Pri tiu akcepto kaj rezultanta intervjuo i. a. pri internacia lingvo oni povas legi en Sennacieca Revuo, dec. 1934).
Triakordo
Omaĝe al laborista verkisto Martin Andersen Nexø.
- - - - - - - - - - - - - -Pelle kaj Ditte
mane-en-mane
migras tra l'mondo
ĉiukabane.Vokas du voĉoj
aŭdi obsede,
unu indulge,
unu impete.Sed se indigne
brulas l'okulo,
igis vin vidi
Morten Ruĝulo.
Notoj:
La artikolo pri Martin Andersen Nexø estas el: Norda Prismo, n-ro 3-4/1961.La poemo de Poul Thorsen: Triakordo estas el la libro Du El, de
Marjorie Boulton kaj Poul Thorsen, eldonis Stafeto, Antverpeno-La Laguna, 1985.
Biografio, rete - klaku ĉi-tie: "Martin Andersen Nexø".