Kun Marianjo ĉe la mano
tra la ĝangalo planta
vin gvidas vido de infano
kaj erudito granda.N e perdas vi, dum kreskas aĝo,
infanan povon miri-
nek sumon de scienca saĝo
per simplaj vortoj diri.De vi emanas fantazio
tiklanta kun agrablo:
"Abio kreskas en Ĉinio -
malnova kiel fablo ... "Montrante la eternan ludon
en mondo kromosoma
vi interpretas la konduton
en vivo interhoma.La bildoj buntas tion vive
sub via gvido sperta,
ke - S u i - s a ĉu efektive
La Tero estas Verda?
Notoj:
El: Norda Prismo, 3/1962.Paul Neergaard estis internacia konata, dana natur-sciencisto. Li bonege parolis esperanton. I.a. li eldonis libron en pluraj lingvoj kaj en esperanto = La vivo de la plantoj.