Poul Thorsen

Mamulino
Kanzono karikatura
Ĉu vi konas Mamulinon
kun la difektita krur'?
Ĉu vi aŭdis l' originon
de ŝia aventur'?

Iam trompis ŝin fianĉo
pro sabata am-inklin'.
Tial volis dum dimanĉo
ŝi mortigi sin.

Krie kaptis ŝi kun ploro
la pistolon kaj laŭ fam'
pafis rekte al la koro
sub maldekstra mam'.

Nun ŝi iras tutavive
sen amor' kaj tiel plu,
ĉar la pafo efektive
trafis al genu'.

Notoj
Verkis:
Poul Thorsen.
Kanzono karikatura.
I.a el: Stokita vino, eldonis Edistudio, Italujo, 1995.