Poul Thorsen

Mamazono
Mia unua instinkta reago, kiam mi ekvidis ŝian admirinde belan figuron, estis plene senvestigi ŝin - kompreneble nur per la okuloj. Ankoraŭ nun mi facile rivelas ĉiujn sekundarajn kaj primarajn aperaĵojn: La svelta korpo, elasta pro badmintono kaj naturismo. La kruroj plaĉaj, la pugeto provoke invita.

Verfakte, dum tiu uverturo inter ni tute prude okazis nenio krom promese longa manpremo, akompane de kliŝa komplimento, ke ŝi pli meritas mampremon.

Ankoraŭ nun post jaroj mi ajnmomente kapablas revoki kiel en spegulo la aspekton de ŝia vizago. Mi ne volas epiteti ĝin vere bela, ĉar ne tute regulaj la trajtoj, sed tiom pli ĉarmis, ĝuste ĉar subite trans ili povis flagri tiu glimo de sprita pretemo, kiu signalas inteligenton. - Okuloj bluaj, haroj helaj, knabeske kurtaj. De la oreloj pendoladis modestaj juveletoj, kaj por diskreta lip-ruĝigo kontraste al nigra ombreto ĉebrove ŝi ofte dediĉis tempeton.

Bonŝance kaj baldaŭege feliĉa hazardo helpis al ni gesoli. Tuj ŝi obsede ekscitis min per lo-­o-o-onga kiso profundlanga. Konekto! Sube la olda Adamo fidele ekŝvelis, eĉ ĝis embarasa videblo, dum la karesoj pli kaj pli dense centrigis "al cel' unu fojon signita".

Tiam ŝi abrupte interrompis en nekutime sincera maniero:

"Mi scias, ke mi turmentas vin, sed mi ne pretas amori ĉi tie nun. Pli bone venontfoje. Hejme ŝi esperige suspiris. "H-e-j-m-e!"

La venontfojo helik-lante venis. Rekompence ŝi pli rapidege ol mi liberigis sin de ĉiuj teksaĵoj, perfekte konfirmante la unuan impreson de blindige bela korpo. Gegluitaj, ŝancele "ni iris la vojon ĉelitan" - kaj tujtuje ŝi ekrajdis, evidente suke preta, balaante per la subventro.

Sed, hej ho! Kio estis tio? Ĉu ne flirtis el ŝia mano kondomo? Do, tamen tiu friponeto ne estis sendefende nuda sed preta por skermo.

Spertoj dum kelkege da jaroj stokigis en mi tute bonajn kvalifikojn ekstemporali kontraŭ embusketoj kaj kapricoj de virino amoronta kaj tamen kontraŭstara. Tiom pli surprizis tiu ĉi versio de insido, ĝuste ĉar el in-sida pozicio. Nejuna rato, veterano en amumo prenita surlite en la vera signifo de tiu vorto, zonita sub lumboj de mamazono, trudita kapuĉi.

Kaj tiam okazis kio ne devas okazi al viro: Ŝrumpo. Simile kiel ĉe mumio. Loka anestezo.

Ne helpis ripari per palpoj nek puŝoj. Ne havis efekton la elprovita sistemo laŭ modelo Alta Kanto Salomona: Elvoko kun samtempa ektuŝo al ĉiuj koncernaj intimaĵoj de la ina anatomio: la lipoj, la oreltruoj, la palpebroj, la nuko, la kolo, la bosketoj subbrake. Vane ĉio.

Plue ne utilis kisoj sur cicoj, piko sur umbiliko, esploro de l' kavalir-koridoro, plekto de l' tufo sur mont' de Venuso, ziĝagaj veturoj inter femuroj - gluteoj kun ĉeoj, la fendo kun centro por rava ekkono: klitora butono.

"Por ne forgesi la hontolipojn", ŝi mem balbutis volupte, anhele.

Nekredeblis, ke por la bubo estis tute egale. Venis la decida momento por mobilizi la lastajn taktikajn rezervojn:

"Ni precize kalkulu kaj esploru, kiom da truoj ekzistas tra ĉiuj viaj delikatejoj de nazo ĝis arso.

Emocia okupo, sed ĉagrene, ke eĉ tiu ekskluziva parado de artifikoj sammizere bankrotis. La seka figo obstine rifuzis sin levi por tiu metamorfozo destinita al maskloj kaj milmilionfoje praktikita senprobleme.

Konsekvence, teknike estis neeble surmunti tiun diablan, fortimigan objekteton, kvankam ŝi brave kaj barakte penis, penadis. La bubo delonge kapitulacis kaj pasivadis stulte kapkliniĝante. Totala malvenko, sed al kiu?

"Ni ĉesu, finfine," ŝi flustris kompreneme. "Sufiĉas por hodiaŭ, se vi nur faras al mi kion mi en urĝa bezono faris, faras, faros al mi mem, intense pensante pri mia am-umanto.

"Mi povus donaci al vi masaĝilon por komuna uzo en simila situacio. "

"Perdita mono. Nur donu vin mem. Koncentriĝu!"

Viro estas nur viro. Kaj humiligita viro povas nenion alian fari ol rifuĝi en parafrazojn: Kulpas stulta tradicio. Profunde en nia maskla obskurejo transvivas fantomo de dogmo, ke li iniciatu, ke nur li aktivu. Tial en unua rilato kun nova partnero ŝi povas kontraŭvole skui la balancon. La moderna vivo instruas al ni spiti falsajn mitojn kaj ignori privilegiojn. Ni volas respekti egalrajton kaj veron. Sed kion fari, se estas tiom da veroj, ke povas ŝajni kiel mensogo?

Ekzemple, tute evidente mi ne estas impotenta. Abunde pruvita fakto. Kaj tamen pro psika miskonekto povas okazi kvazaŭa pretersalto de dento en radmekanismo, tiel ke ĝi laŭlitere mistrafas sian truon. La senzorga olda Adamo vivas sian propran vivon. Ne utilas komandi strikanton. Lia emancipiĝo estu lia propra verko. Lasu al li paciencon kaj fidon. Necesas ambaŭflanka delikata alĝustiĝo por senfrikcia ekfunkcio. Kiom da generacioj heredis, heredos la superstiĉon, ke femalo ne povas rekte agi sen psika humiligo kiel konsekvenco?

Nomendas, ke baldaŭ ambaŭes organoj glite, glate adaptiĝis. Naturmetoda preparo en staranta pozicio perfekte anstataŭis la pli fruan falemon. Diligentaj manetoj akcelis imponan longigon ekstere kaj interne ĝis la umbiliko. Potencaj kaj potencigaj manipuloj per fingroj aŭ tabloangulo premanta akurate sur la klitoreton. Surtabla ekpenetro ­ĝustkuŝe super tablotuka brodaĵo kun konturoj de konata insulo priama - varie de kungluita "promeno" al la lito, kvarpieda interstadio proksimiĝante al la ĉefafero: ŝi ĉirkaŭkrurante lian dorson - aŭ sub li kun gamboj kunigitaj, tiel malvastigante la vaginon, ĝis neevitebla orgasmo, ĝema, stertora: fulmoj, ĉielarko, pirotekniko en ondoj el ŝia mola centro. Kaj kvankam neniu ĝuo povas daŭri, ankaŭ ne "la duona morto", estas eble prokrasti ĝin per ekstazaj respondoj de ŝia pelvo, de melkantaj uter-movetoj ĉirkaŭ falanta fosto.

Neniu problemo. Kaj tamen. Ambaŭ ja estis geedzoj, kaj domaĝe ne unu kun la alia. Ĝuste tiu tensio kaj neeltenebla atendado eldevigis la enaŭtan erotikon.

Kiel forgesi ŝin sportkure alveni al soleca parkejo por somernokta rendevuo ĉe arbara rando? Kelkaj kapreoloj ŝoke forsaltis, kiam la aŭdaca homparo komencis danci kiel faras parigantaj elefantoj.

Post ekscitaj ekzercoj ĉirkaŭ la aŭto kaj apoge al la kapoto ili eksidis flanke, tiel dense kiel ebligis la damna kluĉo-stango, objekto stulte sabotanta ĉian penetron. Denove ŝi estis pionira, sobra inicianto. Ne nur ke ŝi agite elzipigis la interkruraĵon kaj elsuĉis ĝis neelteneblo, sed sperte murmuris:

"Pli taŭge sur la malantaŭa benko!"

Neniu tempo pasis antaŭ ol ŝi tutnudis. Ne imageblas, kiom rapidege tra tia nekomforta kabineto kostumeroj povas spacflugi. Mi kompreneble ankoraŭ fuŝbaraktis, dum ŝi jam alĝustigis sin por sidi sur miaj genuoj. Sed por ambaŭ tiu sidpozicio ne placis. Dolorete ŝi intermetis manbremsojn, ke ne tro penetru la borado, sed ne multe pli agrablis. Diskreta ŝmiro akcelis la procedon.

Volupte ŝi serpentumis sur la benko, flirtigis siajn piedfingrojn kontraŭ fenestro. - En posta taglumo tiuj klaraj konturoj kaŭzis situacion, el kiu ne tute facile eblis eliri. La spaco ne ebligis ŝian favorpozicion: La kunigitaj gamboj. Miaflanke mi devis operacii sur unu genuo lokita sur la planko, sed tie estis tiom diable gruzplene, ke dum la puŝadoj ekestis sangflua vundo. Niaj invalidecoj ne malebligis la klimakson, sed ja iome konfuzis gin. Konkludo: Estonte nepre endas decidi pri pli larĝa aŭtomodelo. Sed laŭ la cirkonstancoj ŝi tre lerte elturniĝis ekzemple rilate al kelkaj spermoproblemetoj kaj ties fina venko.

Sekvis pli komfortaj ludoj. En la sino de la naturo eksterdube la naturisma metodo multe superas la aŭtoteknikan. Senkomparebla plezuro povas esti manovri subĉiele en iu vepro aŭ malantaŭ kabano de amiko absenta aŭ tolere fermanta la okulojn. Meritita biero poste kutime estis taŭga rimedo por sonigi tiun dolĉan ridon, kiu, mirige, tiel maloftis en ŝia temperament-registro.

Alia agrabla interrupto kaj kompromiso en niaj fantaziplenaj lokigoj efektiviĝis en la familia tendo sur razeno, kie ŝi elfe aldancis sub la plena luno, disĵetante la piĵamerojn, dum ronkegis endorne la edza moŝto.

"Estas la naskiĝotago de la kara bradipo," ŝi rikanetis. Neniam ŝi rezignis pri sia ekstrema puremo: freŝlavo unu al la alia antaŭ kaj post la akto. Se eble duŝo-tuŝo komuna kaj (s)ekstaza.

Neniam ripetiĝis la kondom-petolado.

"Nur pro la ajdesa paniko la kapuĉo," ŝi konfesis. Vi tiel multe vojaĝis. Sed ĉar nun neniu vando, ne tro rapidu, Mia Mio!"

Festa estis nia fetiŝludo. Fiksita ceremonio miaprivilegia estis nervotreme depreni bluzon, mamzonon kaj kalsoneton por lante, lante, senteme, senteme atingi la esencajn celojn. Admirsurprize povis soni: aha, tata, hodiaŭ la blanka, la nigra, la oranĝa, la ruĝa kun la truo, la nenio! Eterne gaja konstatado laŭ skalo kresĉenda.

Ŝi havis ideon, ke maksimuma varieblo nur povas okazi sur planko - aŭ kiel ŝi slangumis: sur borplatformo. Nur tie povas prosperi la zonoterapio, la intensa pied-erotiko kaj la postulanta gimnastiko de 6/9-pozicioj. Nur tie genuo kun plena ĝuo povas delikate puŝatingi kojonojn aŭ pugtruon preter la karna valo.

Iam post elĉerpiga praktikado de tiaj bazaj primitivaĵoj, ŝi vortigis unu el siaj tre malmultaj laŭdoj - por mi aprezo kvazaŭ kavalir-distingo:

Mi preferas kojti kun vi pli ol kun la edzo. Vi vekas en mi iun ian nekonaĵon, tiel ke kojto neniam estas nur triviala en kaj el. Pro evidentaj kaŭzoj intertelefonado apenaŭ praktikeblis. Ŝi ne plu allasis post kiam mi en unu tago de alta bezono vokis por nur diri:

"Ni semas kaj semas, neniam laĉigas. Mia spermo sopiras en vin! "

Alimaniere ni solvis la komunik-problemon. En konvena distanco inter niaj adresoj staris stativo por rubsako. Sub ĝi estis bonega, diskreta loko por 1eteretoj. Nur ke kelkfoje la ardajn mesaĝojn en tiu sub/rubpostejo kunĝuis lascivaj musoj.

Tie, spitante la musodoron, mi mishumoran tagon elrubigis la ruiniĝon de nia ebri-epoko. Lasta nota en ŝia stilo fridige lakona:

"25 jarojn pli aĝa vi certe pli sobre ol mi ­eltenos, ke ni maljam finis nian lastan kojton. Inter vi kaj aliaj sportoj mi elektis badmintonon. Via unua, memorinda manpremo destinis nin por konsumanta amorado. Nun mi ekrimarkas vin konsumita: Foje sen erektiĝo, foje sen ĉur-lakto, foje eĉ sen ambaŭ. Por mi ne sufiĉas impetoj sen plenumiĝo, sed ja miriadas seksebloj ankaŭ sen mi, kaj eĉ tute sen partnero. Kun amuma rememoro kaj mampremo al la restanta potenco de viaj maten­erektiĝoj."


Notoj
Laŭ la notoj de Poul Thorsen la novelo
estas verkita por
"La Kancerkliniko", n-ro 68, 1993.
Ĝi estas verkita sub
la pseŭdo-nomo Jason Huberto.
Aliaj noveloj estas verkitaj
sub la sama Jason Huberto-nomo,
vidu: Hetajro?. kaj Hip hip Hipnozo! .