Poul Thorsen
Madrigalo.


Laŭ vojo stumblas laca grandaĝulo
kun dorso kurba kiel olda kverk'.
La faltoj faskas ombre ĉe l' okulo,
kaj dolĉe vokas dormo de la ĉerk'.
Muelas monda muelil' kruela -
ne ĝenas ĝin la ĝojo nek la ĝem'
aŭ via sento en moment' malhela:
Tro baldaŭ ŝajnos vi klinita kverko mem.

Sed kiel roso peza en mateno
nur pene flugas tristo el la sin',
ĝis la knabeto stumblas tra l'ĝardeno
kun florbukedo por ĝojigi vin.
Admonojn tuj forgesas vi severa,
renkontas lin pro floroj ĉirkaŭprem',
kaj lia korpo verga kaj tenera
konfirrnas, ke vi iam estis tia mem.
 


Notoj:
El: "Sen paraŝuto" de Poul Thorsen (1963), paĝo 89, - - kaj el
(klaku:) Hejmpaĝo de Esperantlingva Verkista Asocio.