Poul Thorsen:
Glunto: Tiamaniere la luno interesiĝas por la glunto kaj la magistro.
(Laŭ: Gunnar Wennerberg).

 
-------------Glunto




-----------Magistro




-------------Ambaŭ




-------------Glunto




-----------Magistro




-------------Ambaŭ




-------------Glunto




-----------Magistro




-------------Ambaŭ



 

Mi kredas, ke jam tempas nun
pripensi la refrenon.
Plej festa tago finas kun
litplumoj la promenon.

Kaj dolĉe sonĝi laŭ kutim'
pri oro kaj arbaroj,
en propra hejmo varmulin'
- drinkejo kaj najbaroj.

Rectissime! Strictissime!
Kaj tostu, amantissime!
En propra hejmo varmulin' -
drinkejoj kaj najbaroj.

La lunon vidu - kun frivol'
li gapas al pavimo.
Ĉu estas, frato, li simbol!
pri nia pantomimo?

Ĉagrenas lin ofice, ke
sen unu sola guto
li tamen vagu tie tre
plenplena kiel puto.

Rectissime! Strictissime!
Kaj tostu, amantissime!
Li tamen vagu tie tre
plenplena kiel puto!

Ho, vidas mi: Li brilas al
ŝlostruo de la loĝo,
ne ŝatas, he la bakanal'
finiĝu per diboĉo.

Matenon bonan! Post plezur'
nun al la hejma celo.
Direktas al ŝancela krur'
la kara lun-kandelo!

Rectissime! Stricttissime!
Kaj tostu, amantissime!
Direktas al ŝancela krur'
la kara lun-kandelo!

Gunnar Wennerberg, svedo (1817-1901). Verkis Gluntarne 1849-1851.