|
(Laŭ: Alban Berg - C.H.F. Güntelberg: Drikkevise fra operaen "Lulu") .
Tuta mondo certe falus,
se ne estus dia vin'.
Vivkoloroj certe palus
kontraŭ vina karmezin'.
Ofte perdas, kiu celas
oron, saĝon kun estim',
ĉiam gajnas, kiu pelas
en la Bakko-brakojn sin.Sin sur ĉiuj montoj krucas
vitoj sub la suna bel'.
Ŝiru, ĝis la beroj ŝprucas,
pordoj krevas de ĉiel'.
Kiom gravas, ke minacas
vivo kun pere' kaj fin',
se la Bakko-beroj lasas
en la paradizon nin.Jes, la Bakko-beroj lasas
en la paradizon nin.
Notoj:
C.H.F. Güntelberg, poeto, dano, (1791 - 1842). Bibliografio, vidu rete: C.H.F. Güntelberg.
Alban Berg, komponisto, aŭstria, (1885 - 1842). Li komponis i a. operoj Wozzek kaj Lulu Bibliografio, vidu rete: Alban Berg.