|
septeto
Raciigo Pensado terure la pensojn lacigas.
Denun mi limigan sistemon praktikas:
Mi pensas ĉi-jare de l' dato unua
nur de la tagmezo ĝis horo dekdua.
En la akvo veneno Se l' fonto de ĉia malpaco kaj skismo
troviĝas en sukoj de l' hom-organismo,
ĉu abstinenculoj estas kontentaj,
ĉar akvo ni estas ĝis-naŭ-dek-procentaj?
Hela punkto Nuntempe krudeco kaj krimo ekscesas.
Nur unurilate moralo progresas:
Mi legas en krim-statistiko de l' ŝtato,
ke grave malkreskis - ĉevalo-ŝtelado.
Falsa humanismo Ne kredu, se iu cinike pretendas:
"Nenio malhoma en Mondo min fremdas!"
Ĉar ofte sub tia sentema ekspono
ja povas frapeti korego de ŝtono.
Blankalogio Usona blankulo delklaris sen honto:
Malŝatas mi du malĝustaĵojn de l' mondo:
Diskriminacion pro rasa integro
kaj devon dividi bufedon kun negro.
Cerebelo Se homo subiĝas al rokfirma kredo,
ke ĉiuj problemoj de nia planedo
solveblas per cerb-mobilizo plej drasta,
pruvigas ĉe li horizonto malvasta.
Insektismo? Tineo ekflaras pro forta inklino
jam kelkkilometre ekziston de ino.
Ĉu eble funkcias in-sektaj organoj
simile surkorpe de gekongresanoj?Tri limerikoj
Afrodizie Poeto en urbo Palermo
plenigis la plumon per spermo.
----Nun nokte kaj tage
----potencas image
la porno-poemo-cisterno.
Fungo-fuŝo Sinjoro doktoro O'Mungo
forpasis pro ruĝa muŝfungo.
----La kara sinjoro
----sur sia motoro
flankvidis dum unu sekundo.
Kavalira ardo Mondumaj sinjoroj de l' Mondo
fervoras en ĉiu gerondo,
----ke fajras la fino
----ĉe ĉiu animo -
kaj nefumantin' estas honto.Afore
Terura infano Nur unu eraron li havas:
konstante li pravas!
Epitafo Li mortis pro preseraro
sub bildo en fung-kalendaro.
Herezo Mi samopinie predikas,
ke ĝuste malsamaj ideoj fortigas.... kaj fine pri tradukoj:
Tradukoj kaj virinoj
konfirmas jam sen finoj:
malofte la fidelaj
samtempe estas belaj.
Notoj:
El "Norda Prismo" n-ro 3-4/1968.