Poul Thorsen:
Limerikoj.


Limeriko:
estas 5-linia strofformo kun ŝerca enhavo.
Ritmo kaj rimado obeas al strikta skemo kiel montrata.


Difino
La formo de la Limeriko
piedu laŭ jena metriko:
Unu linio
pri geografio
kaj vosto kun verb-erotiko.

Fungo-fuŝo
Sinjoro doktoro O'Mungo
forpasis pro ruĝa muŝfungo
La kara sinjoro
sur sia motoro
flankvidis dum unu sekundo.

Ŝi
Ŝi ride flirtigis mantukon
do faris ni memenkondukon,
sed amo perfekta
jam estis difekta:
Parolis ŝi nur Volapukon.

Jen vidu:
Jen vidu la stultan simion
pri multo li scias nenion;
sed vi saĝa homo -
kiu loĝas en domo:
Memoru la eksfamilion.

Se emus vi al la drinkado,
samtempe al veturigado,
fiaskon vi havus,
disastron okazus.
Forestus la gaja vivado.


Tutĉirkaŭ la mond' ni vagadas
fiere ni lingve paradas.
Por bono kaj belo,
por fakt' kaj fabelo:
Ho, nur Esperanto servadas,


Kiu?
Vireto rapidis kun fezo
al esperantista kongreso
por fotografiĝi
kaj seksgimnastiki
kun ĉiuj virinoj en mezo!

Faka fakto
Knabino en urbo Grenviĉo
deĵoras sub unu kondiĉo.
Se iu vizitas,
ŝi fakdelegitas
nur fake en fakta negliĝo.

Virgine
Plej sude en Sud-Virginio
knabino famiĝis pro "io".
Teknike virgina
diable rafina,
ŝi fremdas al nepre nenio.

Strabe
Skoltino en Versajo-trupo
rimarkis strabadon en bubo.
En hal' de speguloj
subitis ululoj:
"Ne skoltu plu mia jupo!"

Ĝuste tial
Dameto en strato Montmartra
neniel sin montras aparta,
sed ĉiu minuto
de ŝia konduto
ŝin pruvas metie tre arta.

Adhere
Amanto de vino Bordoza
diboĉe sin sentis viskoza.
Je ĉies konsterno
al fosto-lanterno
li sakris. La-lasu min loza!
Sifuĉo
Eksmamnutristino en Bruĝo
la mamzonon levis por suĉo.
Ŝi lasis la katon
atingi la saton
ĝis kriis la bebo: Sifuĉo!

(El 1992)
Ne pafu ankoraŭ poeton,
li havas malgrandan sekreton:
Por ĉi mistifikoj
li nur el urtikoj
kunligis - pikantan bukedon.

Viktualia
Laŭdire Venuso el Milo
manĝegis simile al silo
Ŝi pensis tre noble:
"Mi belos duoble,
se funto fariĝos gramkilo!"

Botaniko
Survoje al Limeriko
paro haltis por hasta pikniko
Por li la-niko, (4)
por ŝi la piko,
tiel estis en Limeriko.

Urĝito
Aŭdante pri krumeriktio
mi sentas, ke fluas la frido
laŭ dorso de PIVo
For, lingva kreivo!
Se urĝas tut-tuj cirkumcido.

Konkludo pri Piet Hein
Li ŝvebas en idealismo
sup-super komerca abismo.
Li ĝenas sen ĝene
kaj penas senpene
profite al (H)ajna Pjetismo.

Kolumi
Fervora junulo el Boston
eterne melkadis la voston.
Junulo, sufiĉe!
Ne mane, sed piĉe
Konvenas kolumi la foston!

Ĉ ?
Heroldo raportis, ke skoto
fikadis kadavron en groto.
Li diris: Nu certe
mi faras tre marde,
ĉurante virinon sen doto!

Al ?
F-ino Fiona Mac Swiney
menstruis dufoje semajne.
Kuzino kompatas:
"Vi tiom monatas,
ke vi ne fikatas, verŝajne!

Dolores
Dolores, loĝanta Meksike,
konstante sangumis tragike.
Pro l' flua trafiko
ne eblis ... trafiko;
domaĝe, funkcii fizike, se-nefike!

Dora
En ŝip' Dora staris surprue,
sed vomo atakis ŝin skue:
unue kaj due
kaj plue, enue,
kaj plue kaj plu kontinue.

Dumvoje...
Knabino ŝipiris tre ĝue,
sed vome atakis detrue:
ne nur unufoje,sed daŭre dumvoje
kaj plue kaj plue kaj plue.

Ree
Sur monta fervoj' Pirenes
knabino ekvomis kupee;
ne nur surfotele,
sed rele, tunele,
kaj ree kaj ree kaj ree.

Dolores
Dolores, sur trajn' en Eŭrope,
Eksentis vomemon en kropo:
ne foje, diskrete,
sed plue, ripete,
kotopo, kotopo, kotopo.

Eskadro
Knabino kun beb', en Sumatro,
kredadis, ke Di' estas patro.
Tamen jupon ne hisis
Jehov' kaj palisis,
sed ghurka de l' turka eskadro.
Sudismo
Plej sude en Sud-Virginio
knabino famiĝis pro "io"
Teknike virgina
diable rafina,
ŝi fremdas al nepre nenio.

La elirpunkto prefere estu geografia nomo
kaj konkludo prefere kun nepruda aludo.
Lingva ĵonglo aŭ licenco estas rimedoj
por plue imiti tiun ĉi specife irland-devenan klasikecon.

Nudaj faktoj:
Knabino en urbo Fiumo:
preferas seksumi en lumo.
La decaj najbaroj
atestas al faroj
en Adam- kaj Evakostumo.
Limeriko
Dum miko en Amasaliko (1)
mi dubas pro la komuniko,
ke dum vi samois
amoro maltrois.
Kaprico de l'termometriko.

Vekiĝu!
Vekiĝu, vi menso dormema.
Forestu, vi mondo tedema.
Ni lernu belkanton
de belesperanton
kaj bele ni kantu gajeme.

Esperantiĝu!
Vi esperantiĝu utile
kaj ĝuu la lingvon babile.
Nur dekses reguloj,
eĉ idiotuloj
kapablas eklerni facile.

Amegas fraŭlino Griselta
la fraŭlon de sango tre kelta.
Li forte insistis,
kaj ŝi ne rezistas,
kaj nun ŝi ne plu estas svelta.


Ŝatokupoj
Mi konas du junajn gefratojn.
Ludante li ŝatis soldatojn.
Ŝi pli ŝatis pupojn,
deprenis la jupojn,
sed nun ili ŝanĝis la ŝatojn.

La prajunulino el Egtved
Konservis sin ino en Egtved 2)
cent generaciojn sen fleg', sed
knabin' konservita
laŭ juĝo kvalita
efikas iome suspekte.

Horo
Tiel estas la vivo
ofte komedi'.
Tiel estas la vivo
ofte tragedi'.

Terapeŭte
Turisto en flora Florenco
kun preskaŭ kreviga potenco
atingis dum horo
la celon en gloro
dum fakdelegit-aŭdienco.

Vandalismo
Al karabenisto itala
moketis bubaĉo vandala:
"Sub via ĉapelo
pli da vermiĉelo
ol kreskas hararo normala!"

Nigra mono
Mafia fiul' en Milano 3)
ektrempis la pugon por bano.
Pleniĝis la kuvo
per nigra diluvo
pro mono-lavado sub krano.

Funebro
Rekord-akrobato usona
sur flagstango sidis impona,
sed aŭde pri l'fino
de sia avino
sin lokis sur stango duona.

Pri Gruk
Mi venas kun multa galanto
kaj amospiro en kanto.
La vortoj ne gravas,
amoro ja havas
helplingvon - krom Esperanto.

Grandviolonisto de Kubo
Grandviolonisto de Kubo
sin savis el maro kun tubjo.
Ekscite li provis
la ilon, sed povis
eligi nur: ba-ba-ba-bu-bo.

Raporto
Sub suno de Fuerteventura
kaj spite al vento susura
sen medikamentoj
sed kun vinprocentoj
mildiĝo kaj dorsa kaj krura.

Denove en la marĉfosejo
Dukino en Ŝlimbanejo
inhalis en Kamomilio,
sin knedis dum brogoj,
sed nun pro arogoj
residas en Neŭengamio!

Rab(i)ato
Tutnokte en Ĉefstacidomo
deĵjoras despera in-homo:
Rabato al ĉiuj?
Profitas neniuj
per kies kioma kiomo.

Por la strabismo!
Eriko en lando de l'Papo:
"Nun ĉesu aldekstre la strabo
per prezoj menue.
Nun mendu sen pluo
laŭ listo de abrakadabro!"

Jen
Jen estis fraŭlino en Berlino,
ŝi estis nur duonfraŭlino
ĉar unu duonon
la lastan sezonon
ŝi stulte postlasis en kino!"

Bicikles ?
Dum pastro en bosko biciklis,
subite el revo li viglis:
jen piĉo en niĉo - - -
aperta dediĉo - - -
dum kaco kun ŝmaco ŝin riglis.

Labirinto
Patro serĉis en bosk-labirinto
filinon fuĝintan per finto:
kaj jen sub sambukoj
la spuro de l' pugoj
kaj genuoj de ŝia pluginto.

Kiu bardo...
Juna bardo poemojn elkovas,
kies skandon neniu ajn trovas.
Se oni mencias,
li respondas: "Mi scias,
sed mi ĉiam volas meti tiom da vortoj en la lastan verson, kiom mi nur povas!"
p
Juna paro, loĝanta Antilojn
gluadis al si la kisilojn,
sed poste, pli aĝaj,
kaj jam pli kuraĝaj,
ili gluis al si la p

Kacingo
Knabo miris, serĉante per fingro,
"Nu kiel nomiĝas ĉi ringo?"
La knabino surtiris
la knabon kaj diris:
"Ĝi nomiĝas, plej kara, kacingo."

Io
Knabinon falintan de l' digo
eksavis el akvo l' amiko.
Ĉar io lin jukis
li lerte ŝin plugis,
nomante ĝin "arta spirigo."

Fido
Kiam aŭto paneis sen kriko,
Bert levis per kaco-apliko.
Knabin' ĉe l' ekvido
ekkriis. "Ho, fi do!
Ne por kriko, sed fiko, amiko!"

Fino!
Tre prompta junulo ĉe digo
enŝtopis la kacon al liko.
Knabino protestas:
Ĉe mi ankaŭ estas
ia liko, amiko, por fliko!"
Afrodizie
Poeto en urbo Palermo
plenigis la plumon per spermo.
Nun nokte kaj tage
potencas image
la porno-poemo-cisterno,

Notoj
Versaĵoj de
Poul Thorsen,
verŝajne el 1986.

(1) Angmassalik, Orienta Gronlando
(versaĵo el 1997!)

(3) Mafiulo: Ano de sekreta
krimul-ligo.

2) Egtved: Vilaĝo jutlanda,
kie oni trovis junulinon
bonkonservitan spite
3000 jarojn en kverka ĉerko.

4) niko: kapjeso - aŭ botaniko.