Mi grincas kaj mi grakas.
Mi krias kaj mi krakas,
per la klakiloj klakas
por timo kaj obsed'.
Pri venĝo mi ne revas:
Manĝrestojn mi ricevas -
kaj vidu: Mi diskrevas
de frunto ĝis pied'!
Ĉar Dio elingigis
la glavon kaj min pikis -
kolere Li irigis
min naŭze al sanul'.
Kaj flamoj de doloro
nur logas kun favoro
la muŝojn por esploro
en fendoj kaj pustul'.
La seka lango brulas,
sendenta buŝ' ululas,
la manojn glutis Ulas-
hundaĉoj en ĉi-jar'.
Mi krevas jam kun sperto,
sed floras en dezerto
de vangoj ĝis la verto
ulceroj sen kompar'.
La sango vundojn ringas,
dum muŝoj fest-mitingas,
kaj rostro-buŝoj drinkas
la molan karnon mem.
Mi la klakilojn levas,
averti mi ja devas,
eĉ se la haŭto krevas
pro ĉiu puŝ' kaj prem'.
Mi rampas laŭ panelo
de "Astor-House"-hotelo
ĝis ŝtupoj de l' bordelo -
mi kombas ĉe la frunt'!
Varmeta in-odoro
penetras ĝis la koro,
sed velkas la amoro
por igi fresa vund'.
Vi, kiun mi karesis,
jen, kion vi forgesis:
Favulo, kiu ĉesis
ekzisti en hom-gent'.
Gutetas plora fluo
de la okula gluo,
la nazo estas truo,
la buŝo faŭka fend'.
Sed sub la haŭto marna
fi-tento nestas karna
kaj rostas koran varma
en viva pra-mumi'.
La dolĉa manko kulmas,
volupto ruĝe fulmas,
kaj eluzite pulmas
sopiroj kiel kri'.
Sed ĉeno de la vivo
konsistas el soifo,
malsato kaj lascivo
ĝis lasta ĉeno-er'.
Eĉ scias hundo mia,
ke vivas mi pli fia,
tial, ho, moŝto via,
jen mia mon-teler'!
Notoj:
Ulas- = propra nomo.
1-a premio en Belarta konkurso de UEA, Haarlem, 1954.
El la libro de Poul Thorsen: Rozoj kaj Urtikoj, KKK, Kopenhago 1954.
|
Hans Hartvig Seedorff (Pedersen) (1892-1986), sekciestro de Dana Ŝtatradio.
Unu el la ĉefaj, danaj poetoj. Artisto de facilflua, gracia ekstero
kaj multvaria enhavo. Tre produktema optimisto kun vigla temperamento.
Multe vojaĝis - i.a ĉirkaŭ la Globon por subvencioj de
legontoj de poemoj verkotaj survoje! Tradukis poemojn de Heine.
Bibliografio, vidu rete - klaku:
Hans Hartvig Seedorff.
Aliaj verkoj estas en ĉi tiuj hejmpaĝoj, nome
La rabistoj el Rol.
- - -kaj: Rajnal, la rajdisto.
| | |