Poul Thorsen:
Leciono elementa kaj enda

Jam antaŭ fino de la somero
fungistoj flaras en la aero:
Ĉu tiel frue post la morkeloj
jam dolĉodoras la kantareloj?

Ho, kiel bele, se en arbaro
sufiĉas fungoj por plena klaro,
ĉu delikatas laŭ la sistemo
aŭ forĵetendas kun abomeno.

Unue taksu laŭ la koloro
kaj poste ŝnufu por la odoro.
Ekpalpo kaj gustumeto helpas
difini, ĉu specimen' manĝeblas.

Rigardu supren! Pli ol al farboj
la fungoj fidas al siaj arboj.
Betuloj? Fagoj? Aŭ sub larikoj?
Proksima vojo al la indikoj.

Observu bone, ĉu sub ĉapeloj
troviĝas tuboj kaj ne lameloj.
Ĉu ringo ĉirkaŭ la stipo pendas,
aŭ vualeto jen rudimentas.

Se vi konstatas, ke fluas inko,
apenaŭ pluas pli da distingo.
Kaj kompreneble, se flugas polvo,
neniu dubo pri l'speco-solvo.

Pikila fungo neniam pikas,
nek la miela al plad' dolĉigas.
La laktoplenajn prefere lasu -
sulfuro, pipro kaj ajlo pasu.

Kun freŝaj fungoj por provianto
en nova festo kaj nova kanto.
La tradicia, aŭtuna loto
plukita por la komuna poto.


(Noto: Kantebla laŭ Der bor en bager...)