Poul Thorsen
Dana Laŭrenco.


Prologe

Nemultaj scias pri Knud Holmboe, revema epigono de legenda arabisto T.E.Lawrence. - Post multaj aventuroj Holmboe kredeble tiam la sola dana muzulmano, pereis 29-jara, pilgrimante al Mekko oktobre 1931.

Jordanio 1980.

Siestante ĉe landvoja bazaro en la dormema urbeto Maan mi neeviteble rememoris pri globtrotule parenca samlandano Knud Holmboe. Per trajno, tiam veturanta unu fojon semajne, li atingis tiun ĉi stacidomaĉon, kie ĝuste nun laborista grupeto novigas la ŝpalaron. Finfine oni pluigas suden al fervojlinion. Depost 1924 la trako kuŝis disrompita! - Tie ĉi Holmboe acetis luksan rajd-kamelon. kaj daŭrigis sian pilgrimadon, arabe vestita, kun provizora celo Akabo, 150 km. sude tra la dezerto ĝis Ruĝa Maro. Per liaj leteroj kaj tre detala esploroj de sveda ĵurnalista kolego, Willy Falkman, ni scias pri la postaj malfeliĉaj eventoj.

Unue Holmboe rajdis kun kelkaj poŝtistoj al Maan-Akabo, sed li deziris fari devojiĝon al la fama ruin-urbo Petra, menciita en biblio. Dum jarcentoj Petra restis forgesita en sia preskaŭ nealirebla valo. - Ankaŭ mi sudirante admiris la rozkolorajn templojn hakitajn el marmoraj rokoj, kaj same. Wadi Musa (fonto de Moseo) kaj Wadi Rum, kie la grandioza filmo pri Lawrence estis farita 1962. En larĝa valo, kun baras belege buntaj montoj, nuntempe vivas kelkcentoj da beduenoj, kiuj kun sincera gastamo akceptas sub siaj nigraj tendoj vizitantojn. Same bonvena distro la gastoj ŝajnas esti por kelkdekoj da pentrindaj soldatoj el la reĝa jordana kamel-kavalerio, kaj en primitiva, blanka lernejeto du uniformitaj instruistoj heroe penas klerigi dekon da nomadidoj aritmetike kaj angle. Nur unu knabino inter ili.

El Akabo

Ĉiuvespere, kiam kantas sonore la muezino de la minareto, mi iras por admiri la golfon de Akabo. La radioj de la subiranta suno malantaŭ la montetoj ĉe la israela flanko ankoraŭ ĵetas varman lumon sur la sablomontetojn laŭlonge la saŭdia bordo, kaj per la kolor-orgio mi komprenas, kial iuj baptis tiun ĉi koralozan maron ruĝa, Ĉe la moleeto ankoraŭ staras la kadukaj muroj de la turka fortreso kun restaĵo de la grandaj kanonoj, kiujn Lawrence 1917 surprize konkeris favore al araboj kaj britoj. La gardisto eĉ ne leviĝas de sia dormbenko en la pordega halo kun la imponaj ornamoj sole konsistantaj el ondantaj arabaj literoj. - Cetere mi komprenas, ke la plene lacigita persono estas la loka ekzekutisto, kiu sub traboj en apuda ĉambraĉo laŭbezone pendigas mizerajn pekulojn kontraŭ la islama kodo.

De tiu ĉi loko do ankaŭ Holmboe rigardis en Saŭdion (tiam Reĝlando Heĝazo), dum 9 tagojn atendante vojaĝpermesojn. De Londona moskeo, kiel islamano, li jam havis pilgriman certigilon por Mekko, nur mankis vizo de heĝaza ambasado. Finfine perdante la paciencon li decidis daŭrigi suden laŭlonge la maro en la landliman nenieslandon. Ne mankis avertoj, sed la obstinulo havigis provizojn kaj ŝanĝis siajn anglajn pundojn en heĝazan arĝenton. Laŭ indikoj poste konfirmitaj scivole ĉion iu Ahmed-el-Kassim, nevo de ŝejko el la asabita tribo. Kun impreso ,de riĉo, elegantulo inter indiĝenoj, Holmboe forlasis kamele Akabon 11-an de oktobro 1931 kune kun kvar aliaj pilgrimantoj piedirantaj.

Venonttage bedueno trudis al ili sian gvidadon ĝis la urbeto Hereibi, sed pasante la oazaon Hameida la gvidisto, kiu ĝuste estis Ahmed-el-Kassim, konspire kun kelkaj kunkrimuloj rabis la tutan havaĵon de Holmboe. La pilgrimoj estis forsenditaj kaj povis poste atesti, ke Holmboe petis indulgon por siaj paperoj, fotoaparato kaj vestoj, sed vane. Ĝuste ĉar li bone parolis arabe, la rabistoj retenis lin. Dum ilia nokta interkonsilado, Holmboe, kiu estis bonega naĝanto, decidis eskapi sur la tute proksima golfo. Post kelkhora naĝado ĝis Haki li kredis sin savita kaj serĉis rifuĝon sub kelkaj arbustoj, dum kredeble la rabistoj kredis, ke la ŝarkoj glutis lin. Matene beduen-knabino preterpasis, kaj Holmboe petis de ŝi iom da kaprin-lakto. Sed la knabino, asabitano, denuncis la fuĝinton ĝuste al Ahmed-el-Kassim, kiu tuj iris por mortpafi lin.

La mozaikon de tiu ĉi dramo kunmetis ĵurnalisto Willy Falkman kune kun nepre fidinda akaba oficiro Aref Bey Sleem nur kelkajn monatojn poste, komisie de la Holmboe-patro. Danaj kaj svedaj ĵurnaloj okupis sin dum jaroj pri la afero, kaj Falkman publikigis siajn eltrovaĵojn en libro På spor efter Knud Holmboe (Reitzel, Kopenhago, 1932).

Sekvis diplomatia interveno de la dana ŝtato, sed Reĝo de Vahabitoj, Ibn Saud, refutis ĉian respondecon. Ĉio ja okazis en nenieslando. Tamen dum 1933 Ibn Saud sendis pun-taĉmenton al la regiono. Krom detruoj kaj raboj la soldatoj efektivigis ekstermon de ĉiuj atingeblaj viroj el asabita kaj omrana triboj en la limregiono.

Vivo de aventurulo

Knud Holmboe naskiĝis en jutlanda urbo Horsens 1902 kiel filo de grandkomercisto. 19-jara li fariĝis ĵurnalisto kaj baldaŭ agis kiel eksterlanda reportero. Unua grava raportaĵo estis intervjuo kun marŝalo Pilsudski, diktatoro de Pollando. 1924 Holmboe militkorespondis el Maroko, kaj 1925 li travojaĝis Turkion, Sirion, Palestinon, Irakon kaj Persion. De tiam li dediĉis sin al islamo kaj sub la nomo Ali Ahmed decidis defendadi la subpremitajn arabajn popolojn. Dum 1930 li faris unikan ekspedicion tra tuta Nordafriko, koresponde al London Times kaj dana Verden og Vi (14 artikoloj aperis). Li bone alproprigis al si la araban kaj ĉie aperis arabe vestita. Ne temis sole pri aventuremo sed pri profunda deziro propraokule studi kaj sincere kompreni islamon kaj la arabojn. Tial naturnecese li devis oponi al iliaj subpremantoj hispanoj, francoj kaj precipe la italaj faŝistoj en tiutempa kolonio Libio. Lia ĉefverko Brulanta dezerto (danlingve: Ørkenen brænder) - aperis 1931. Ĝi estas 300 paĝa tre leginda rakonto duon-fikcia pri lia ege postulanta veturado tra Nordafriko. Almenaŭ 3-foje li estis en vivdanĝero, ekz. dum 10 tagnoktoj piede misvagis tra la dezerto, kontaktis teroristojn kaj nur eskapis pruvante sian islamecon per parkerumo de Korano aŭ per rita entombigo de mizeraj mortintoj. Li rigardis torturon far italoj, ĉeestis pendigon kaj pafekzekutojn, kaj la arogaj italoj siaparte malestimis lin kalumniante pri spionado kaj komunisemo.

Pleje impresis al Holmboe la ribelprovoj kontraŭ itala imperiismo en regiono de la kufra oazo, kaj pro lia evidenta engaĝo la italaj aŭtoritatoj ŝipe deportis lin en katenoj al Egiptio. Tie Holmboe malkaŝe planis (imite al Lawrence!) organizi beduen-armeon por asisti la kufrajn liberac-batalantojn. Tamen post denuncoj denove li estis arestita, katenita ĉifoje de britoj, kaj per ŝipo deportita al Danio.

Post vasta prelegado, koncentrita artikol-skribado kaj finpretigo de sia libro - eldono ankaŭ en la raba - Holmboe komencis sian lastan vojaĝon, kies triumfa kulmino ja devus estis Mekko, sed la sorto, figure de simpla rabisto mutigis lian tumultan, reveman temperamenton.

Epiloge

Pasis 50 jaroj kaj nenio nova escepte de trovita fotoaparato en Hebrono, nuna Israelo, kaj unu bedaŭrinde tro fakta verigo de ĉiuj detaloj per dana redaktoro Henry Hellsen, en Jordanio 1939.

Promenante ĉe la saŭdia limo kortuŝas min en la sama, eterna hulado sur la koralojn, kiun ĉeestis Knud Holmboe. Malantaŭ tiuj samaj, ŝtonozaj dunoj en distanco de malpli ol 4-hora kamelrajdado ripozas liaj restaĵoj, liaj trezoraj taglibroj perditaj, lia naiva espero levi la heredon de la granda T. E. Lawrence,(bildo maldekstre).


Notoj:
Knud Holmboe, 1902-1931
T. E. Lawrence (Lawrence of Arabia), 1888 - 1935.

El: La esperanto-revuo Monato, n-ro 5/1981.