|
I. Laŭ la spuroj de Donkiĥoto.
Nia luita SEAT-aŭto lante, kvazaŭ respektplene, lasis post si monteton kun monumento pri la centra punkto de l'ibera duoninsulo, kaj la ruĝpolva altiplano de Kastilio vastiĝis suden, suden ĝis la blua silueto de Sierra Morana Montaro. Neniu dubo, ke ni transpasis nevideblan limon al la regno de Donkiĥoto. Jam antaŭ la unua vilago, Madriejos, paradis fera ŝablon-figuro de lo. lancportanta, melankolia hidalgo rajdante sur sia kaduka Rocinanto super surmura anonco: Un lugar de la Mancha.
Por plua konfirmo subite ĉirkaŭis kaj muron kaj aŭton polvo-nubo de ondanta ŝaf-grego, tiel arme-simila kiel rivelita el la Cervantesa fikcio mem. La juna paŝtisto de sur sia azeno ulule, grimace signalis feliĉan familiarecon kun ni tiel preventante ĉian interpuŝiĝon krom per delikataj gratoj de lia lanularo.
Nekalkuleblaj staris en tiu ĉi klasika pejzago ankoraŭa nombro de ventmueloj digne transvivintaj la konatan temperamenton de la brava kavaliro. Sur montkreskoj gardostaris gis dekduo de tiaj karakterizaj blankaj skeletoj, certe pli por ornamo ol utilo. Ili alternis kun falintaj aŭ ekfalontaj turoj de mezepokaj kasteloj, kaj eĉ pli alloge: antikvaj gastejoj kun pli malpli konvinka rilato al la aventuroj de nia protagonisto kaj lia kontraste vulgara ŝildisto Sanĉo Panza. - Tiel ni venis, konvene agorditaj, al purstila gastejo prosima al vilaĝo Puerto Lapice, umbiliko de La Manĉo, sur kies deklivo oliv-arboj ombras en tre noblaj vicoj, - aŭ por paroli kun Garcia Lorca: tiel ventumilo grandioza. - Tie sidis apud la vojo, ternivele humila sur ŝtonoza fundamento, la mema ĉefulo de nia esplor-vojaĝo, konsumita de laco, kun kasko en mano. Aprute kaj tute nenoble kelkaj ekscitaj gastejanoj elĵetis lin en la kotan ravinon. Kiu kuraĝus post tia konstato frekventi neston de tia krudo?
Feliĉe alia gastejo ekzistas en Puerto Lâpice, eĉ kun pretendo esti la vera. Kiel bonvenigo el ĉirkaŭanta bosko unu ege obstin-nuka figuro de l'manĉano gvatis la vizitantojn, kaj en la klasika blu-blanka korto, ĉe praa ŝtontrogo (por recinantoj?) dua primitiva fer-skulptaĵo provis atesti pri aŭtentikeco de la gastejo. Nia splena hidalgo kun triste pendantaj lipharoj - faritaj de porĉevala ferŝuo - demetis apud la trogo siajn armilojn. Antaŭ tiom potenca manifestacio de turismo ankaŭ ni kapitulacis.
Vitoj, vinejoj ĉien, kaj delikataj testoj en urbo Valdepenas de die detita drinko: Clavileno, nomita laŭ mistika ĉevalo en la romano. Per tiu besto ligna kun piroteknikaĵo sub la vosto niaj du herooj rakete ekflugis, sed ve, refalegis al la profanaj ĉiutagaĵoj - kaj ni simile post efemera, klavilena ebrieto.
Eble pro postefikoj ni klare (?) rekonis inter arbare kovritaj montetoj la obskuran lokon ĉeAlmodovar, kle la fidela azeno de Sanĉo eatis hontige ŝtelite, kvankam li pasigis la nokton dormante sur ĝi. La inĝeniaj ŝtelistoj simple lokigis kvar palisojn sub la selo forkondukonte la stulto mutan bruton. Certe tiaj eltrovemuloj parencis al ĉarpentistoj, kiuj konstruis arenojn taŭroludojn rekte sub balkonoj kaj fenestroj de urboplacoj aŭ kiel flankan navon de preĝejo vilaĝa en Santa Cruz de Mudela.
En urbeto Argamasilla de Alpa videblas kaj vizitendas unu el kelkaj aŭtentikaj prizonoj, kie pro dumvivaj ŝuldoj sidadis Miguel de Cervantes en la jaro 1603. Nur dank'al siaj uzuristoj li trovis tempon verki grandiozan romanon! - Sur la preĝeja placo triangule pompas dignaj monumentoj pri Donkiĥoto deklamanta el sia libro (nia konstanta turist-gvidilo!), kaj Sanĉo Panza ektrinkanta el leda botelo, krom tre freŝiga pro sia malofta prezento: la gracia figuro de la tria angulo en la dramo: La bela Dulcinea.
Sub direkto de buntaj kaheloj surmure, pavime, fumtube, ĉiuj kun revelacioj pri gloraj, triangulaj epizodoj, ni sentis nin sur ĝusta spuro al loko, pri kies reala ekzisto ni verdire dubis: La vilaĝo El Toboso, rezidejo de Dulcinea, la kaprice elektita damo de Donkiĥoto, imagita virgulino nobela, sed fakte fortika kampulino ŝvite okupita pri draŝo kaj kribro de greno. Ĝuste ĉar la delikatecoj de Dulcinea nur ekzistis en la vizioj de ŝia adoranto la kontrasto vekas konvenan atenton.
Do, sur tiuj ĉi skoriaj kampoj sub senkompata suno penadis la dolĉulino! Al tiu ĉi mizera vilaĝo la vaganta kavaliro sendis sian iom embarasitan ŝildiston por svati "belulinon", kies suka lingvo kaj rustika aspekto krude rompas la altan stilon de la klasika kavalir-romano. Ne eblas subpremi herezan konkludon, ke Dulcinea, ne tute purema korpe kaj spirite, ja povus fariĝi pli taŭga partnero por la tute ridindigita Sanĉo el por lia asketa, lunatika Sinjoro.
En Toboso dormis, preskaŭ aŭdeble ronkis en la posttagmeza varmego. Eĉ la ĉiea polvo ripozis. Tamen en Domo de Dulcinea surprize videblis inter kelkaj pra-kuriozaĵoj plaĉa kolekto bibliografia pri La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Manĉha, trezoro elfosebla por parenculoj en 35 lingvoj.
II La Nano.
- aŭ sekretoj de la olda kaverno.
Kaduka vojmontrilo apenaŭ legebla: Lagunas de Ruidera, kaŭzis ŝalton de cerba cirkvito. Laŭ popola tradicio la sep bluaj lagoj tie identas al sep fratinoj sub sorĉo de la fama magiisto Merlin, kiu ankaŭ transformis ilian privenkitan ŝildiston Guardiana en rivereton, kiu kaskade interligas la lagojn. Tiuj konstante provizas Guadianan per klarega akvo, sed pro aflikto Guadiana ne toleras la taglumon, kaj post ĉiu provo elmergiaj tuj refluas en profundojn de la tero ...
Devas troviĝi en tiu ĉi regiono de spegulbrilaj lagoj ankaŭ la miriga kaverno de Montesinos, en kies abismojn penetris Donkiĥoto pendante en ŝnurego. El Toboson ni surprize eltrovis, sed ĉu la kaverno estas nura feto fantazia de Cervantes?
La hazardo decidis.
En vilaĝo Ossa de Montiel aperis gastejo nomita ĝuste La kaverno de Montesinos, kaj reveturante por tie demandi pri ĝusta vojo mi observis ĉe la vojrando truon, kie aperis fojfoje kapo de homo, ŝajne okupita pri iu riparo. Fingromontrante al la gastejo kun la pompa nomo mi enketis pri la situo de la kaverno.
La entrua kapo montris simpatian vizaĝon, kaj evidente por ke mi ne plu parolu al truo - la kap-posedanto kompleze grimpis el sia kavo. Frapite mi konstatis, ke la truo estas apenaŭ unu-metra, kaj ke la trologdito estas nano ne multe pli alta.
- Jes ja, la kaverno ekzistas! Ekzakte laŭ la indikoj en "Donkiĥoto", kiun mi ja plurfoje legis, ĝi situas 6 mejlojn sude de la vilaĝo. Mem mi ofte estis tie. - Kaj la etulo fervore klopodis per gestoj kaj kurioza lingvo-mikso klarigi la komplikan geografion de la regiono.
Forirante ni kompreneble tuj pruvis nekomprenon, kaj jam post kelkcent-metra veturo ekvidis la Rigoleto-similan figuron postkuri la aŭto sur stumblaj kruretoj. Do, anstataŭ ricevi novajn instrukciojn, ni proponis, ke li pilotu nin al la Montesinos-misteroj .
- Volonte je via servo! Tiom pli kiom ĵus finiĝis laborhoroj pri munto de telefon-kabloj por tiu ĉi tago.
Sekve ni baldaŭ daŭrigis laŭ treege primitiva vojeto trans ŝtonkovritaj deklivoj. Iel ni sukcesis eviti ponteton nekapablan porti la aŭton. Sur unu flanko vastis marĉoj, kio devigis nin konstante kaj preskaŭ blinde trakrozi profundajn flakojn, kaj mirige: ĉiuminute en stultega maniero transkuregis la vojon de unu vepro al alia: leporoj. leporoj, leporoj! Dum tuta vivo - eĉ dumŝonge - mi ne vidis tiom da leporoj.
Dume Antonio fervore rakontis, rakontadis, kaj ni laŭpove registris:
La kaverno estas profunda, sed tute nedanĝera, se oni disponas lampon. Iam oni tie fosis kupron, sed nune ne utilas. Laŭ legendoj, kiujn bone konis Cervantes, vivas subtere longbarba oldulo Montesinos, gardanta la kavernan sekreton: En alabastra ĉerko estas konservita la eterne vivanta korpo de vundita kavaliro, Durandarte. Pro senespera amo li ordonis al Montesinos tranĉi el sia brusto la koron por presenti ĝin al la objekto de lia pasio. Montesinos obeis al la makabra deziro, sed prudente antaŭ ekiro,"por ke la koro ne stinku kaj alvenu, se ne freŝa, almenaŭ peklita antaŭ sinjorino Belerman, li ŝutis iom da salo sur ĝi ..."
Klare, ke Donkiĥoto nepre volis persone fronti tiaspecan familiaran fenomenon, eĉ se por tio li devus subiri ĝis infero. Li havigis ŝnuron 150 futojn longa, per sia glavo faligis la densajn erikojn, kiuj baris la buŝon de la kaverno, kaj post laŭta preĝo lasis sin hisi en la teruran faŭkon. Samtempe elflugis nekalkulebla nombro da korvoj kaj vespertoj - malbona aŭguro, kiu tamen ne bridis la aventuremon de la heroo.
Cervantes ne avaras pri fantastaj, subteraj travivaĵoj de Donkiĥoto, finfine rehisita en ekstreme delira stato.
La kavernon ankaŭ ni penetris - kvankam en pli sobra stato. Ŝnuro ne necesis, nek baraj kreskaĵoj fermis la "buŝon". Ankaŭ avertaj birdaroj tute forestis dum tiu bela, frua vespero. Relative komforte ni povis descendi tra la etaĝoj dank' al la kapro-pieda gvido de la nano. La fundo aperis absolute malplena, sed kurioze: La ombroj ĵetitaj de nia lampo flagris sur la volbojn tiel bizare, ke la gnomo aspektis giganta. Kelkaj groteskaj grimacoj liaj perfidis, ke tiu optika troigo tute ne malplaĉis al li.
Postkrepuske ni veturigis nian ĉiceroneton al kabano de li mem plene konstruita en densa pinarbaro. Mirinde estis konstati la multmetian inĝenion, per kiu ĉiu detaleto estis kreita en duonaj mezuroj: Tra pordeto kun anso tre malalta ni rampis en "halon" kun ŝtuparo en tiel kruta spiralo, ke ni tuj cedis viziton al supra dorm-ĉambreto. En la kuirejo ni sidis sur tro malgrandaj taburetoj rimarkante, ke la tuta ilaro havis infan-grandecon. Kvaza63365; per Ezopa fablo ni konsciiĝis - per inversa konkludo - kiom stranga kaj peniga vivo de nano devas esti inter "normaluloj".
Por vespermanĝo Antonio ĵetis kelkajn vivantajn lacertojn sur eksteran fajron. La povruloj krakete fulm-rostiĝis, kaj tiu plenaĝula infano ronĝe frandis ilin dum ĝoj-saltetoj ĉirkaŭ la fajro.Ĉe ni malaperis ĉia apetito - ankaŭ por ŝima jogurto kulturita en subtasoj ĉe la pigmea fenestro.
Adiaŭe kaj senkulpige ni donacis kelkajn, niaopinie, pli digesteblajn specimenojn el la ekster-manĉa civilizo - al "la primitivulo".
Tute certe, ke pli adekvate kondutus dum simila gastigo en nanejo kaj en ĉie-ejo la fantazi-idoj de Cervantes, se nur en sia La Manĉo. Ja - en tiu regiono neniel surprizas, ke ĉiupaŝe sin montras intime konataj, senmortaj reaperantoj antaŭ tute maldormaj okuloj de simpla vojaĝanto.