Poul Thorsen:
Krisilis.

(Laŭ Thomas Kingo: Chrysilis).


Krisilis, mia monda or',
por mi dezir-juvel'
kaj hela nokt-kandel'!
Alvenu, ho fidela kor',
kun milda aŭskultem'
por mia am-poem'.
---La kondiĉ'
---de feliĉ'
sin prezentos sen makul',
---ke vi min
---kaj mi vin
vidu kiel en spegul'.
Ne flamu sun' sur klar'
de Okcidenta Mar',
nek ĉesu trema bril'
de steloj mil,
antaŭ ol mia plum'
klarigos kiel lum',
kiom mi amas vin
---ĝis vivo-fin'.

Ĉu nokton vi forgesis nun,
ni iris man-en-man',
nur ni en akompan'?
Kaj kvankam ruĝa buŝ' de l'lun'
malvarme blovis nin,
vi ardis en anim'.
---Malliber'
---de l'vesper'
pasis kiel momentet';
---kaj parol'
---por konsol'
ligis korojn per sekret'.
Kaŝita, arda am'
farigis ruga flam',
ĝis sango de la kor'
fajris pro fervor'.
Firmiĝis amikec';
per man' kaj buŝ' en dec'
nin noktsalutis ni
---kun emoci'.



Noto:
Chrysillis - Krisilis. El la greka vorto chryso, chrysos = oro.
La kanto Kingo verkis en 1669 al lia edzino Sille, - do "chrys(o)sille" = "Chrysillis" = Ora Sille...
Thomas Kingo, 1634 - 1703), dana teologo, pastro en Slangerup, Norda Selando, en 1668, episkopo en Odense, Fueno, 1677.
Verkis multajn psalmojn kaj kantojn.
Biografio, rete - klaku ĉi-tie: "Th. Kingo".
La tuta teksto rete, klaku: "Chrysilis".
Teksto ankaŭ en "Folkehøjskolens Sangbog", 2003, n-ro 511.
Melodio de Gabr. Voigtländer.

En niaj hejmpaĝoj estas aliaj verkoj de Thomas Kingo. Vidu la enhavon, klaku:
"Tradukitaj verkoj..."