Fraŭlino diris: »Faru al mi ĝojon
kaj venu trinki teon unu fojon.«
Mi post hezito la inviton jesis -
domaĝe nur, ke mi ĝin ne forgesis!
Unue pasis horo de preparoj,
dum kiam fluis klaĉoj pri najbaroj.
La duan ŝi pasigis babilante
pri familia vivo tre pedante.
La tria horo temis pri la vestoj
kaj pri malsanoj en la hom-intestoj.
Ŝi tiom lerte kaj lavange buŝis,
ke miaj intervenoj. tute fuŝis.
Mi nur sukcesis diri ĉe l'vizito
la vortojn: »Bonan tagon -
gis revido!«