Jen Knossos sur monteto kaŭras,
sinistro kvarmiljara daŭras
ĝis la eterno.
Sed kio povas vitoj pli abundi,
kaj kie valon plen-inundi
ĝis la taverno ?
Sin levas dignaj arkitravoj
el sanga maro de papavoj
cipres-ombrita.
Bovsango sur konusa kolonaro
allogas pluen al altaro
pra-megalita.
Mi lasas post mi mozaikojn,
ignoras du-hakilajn pikojn,
delfenojn bluajn
sur hela vando de l'reĝina ĉambro
kun flaro de egipta ambro.
Mi volas pluajn ...
La arabeskoj sur amforoj,
in-akrobataj matadoroj
deturnas min defie.
Sed fine trovas tronon de Minoso
kun subpavima stranga foso,
ĉu Labirinto tie?
Ĉu tra ĉi-ŝtupa aperturo
atingis l'Ariadna ŝnuro
la taŭromaskon?
Ho ne, neniam estis labirinto
ĉar palpe tra la Minotaŭra blindo
mi solvas mian taskon:
Sekreto pri la labirint' de Knoso
estas kanalo por klozeto de Minoso.