Poul Thorsen:
La knabinoj en Hispanio.

(Laŭ Vilhelm Krag: Pigerne udi Spanien).


Mi volas kanti al vi kanteton
el Hispanio, la bela land',
en kiu fluas la ruĝa vino
kiel ĉe ni akvo el fontan'.
------Ĉar la knabinoj de la hispanoj
------dancadas polkon sen bridi sin,
------ĉiam sub palmoj kaj sub kaŝtanoj,
------sed ili pretas perfidi vin.

Mi trovis unu en Barcelono
kun blankaj dentoj kaj karbharar'.
Ŝi servis en la havendrinkejo
kaj vivis en la dekoka jar'.
------Ĉar la knabinoj ...

Ŝi ridis tuj, kiam mi alvenis
por drinki brandon kun limonad',
kaj en la koro tuj amdoloro
ekflamis kiel benzin-brulad'!
------Ĉar la knabinoj ...

Tuj al konsulo mi rapidegis
por iĝi edzo de l'belknabin'.
Li nur respondis: "Ho, lasu tion,
ĉar eble estas ŝi belputin'".
------Ĉar la knabinoj ...

Jes, tion diris al mi konsulo;
mi iris trista al dancobal',
sed la knabino kun la fianĉo alvenis,
dum ŝvelis mia gal'.
------Ĉar la knabinoj ...

Mi drinkis brandon kaj limonadon,
kaj proksimume post tria glas'
mi ekpuŝetis al la fianĉo
kaj plantis pugnon sub lia naz'.
------Ĉar la knabinoj ...

Sed antaŭ ol mi komprenis kiel,
lia tranĉilo min trafis jam.
Kaj ruĝ sango sur ĉujn ŝprucis,
eĉ al la falsa knabina mam'.
------Ĉar la knabinoj ...

Mi devis resti en hospitalo
monaton por resanigi min.
Kaj jen mi staris sen sip' kaj mono,
kaj edziniĝis jam la knabin'.
------Ĉar la knabinoj ...

Mi tial diras: "Marist' norvega,
de hispaninoj vin tenu for,
sed trovu hejme belamikinon,
fidelo floros en sia kor'."
------Ĉar la knabinoj de la hispanoj
------dancadas polkon sen bridi sin,
------ĉiam sub palmoj kaj sub kaŝtanoj,
------sed ili pretas perfidi vin.


Notoj:
Vilhelm Krag (1871-1933). Norvego, direktoro de Nacia Teatro. Verkis kaj serioze kaj ŝerce. "La knabinoj en Hispanio" estas marista kanto, tiom populara en Danio, ke oni eĉ "danigis" la finstrofon.
Poul Thorsen tradukis la kanton en 1949.
Melodio de Hugo Seligmann.

La kanto estas en la libro Rozoj kaj Urtikoj de Poul Thorsen, eldonita en Kopenhago 1954 de KKK.

La vinjeto (de Børge Hamberg) estas el la sama libro.