Henk Valckenier
Tradukis: Poul Thorsen

Karulin', vi estas mia Evo -
Ŝlagro-parodio
Mi amas fraŭlineton
kun bela peruk'.
Ŝi faras tualeton
per mamoj el kaŭĉuk'.
Se vortoj elbuŝiĝas,
necesas pluv-ombrel',
sed kiam ŝi min kisas,
mi estas en ĉiel'.
Refreno:
Karulin' vi estas mia Evo
dum la tago kaj dum la nokt-mallum'.
Via ĉarmo estas mia revo,
via amo indas por gustum'.
En la nokto ronkas vi ja por ke
komenciĝu nova amindum'.
Karulin', vi estas mia Evo
dum la tago kaj dum la nokt-mallum'.
Sur dorso estas ĝibo,
tri dentoj en buŝ.
­La haroj sur la lipo
invitas al retuŝ'.
La ligno-krur' surprizas
en danco: tarantel',
sed kiam ŝi min kisas,
mi estas en ĉiel'.

Sed malgraŭ la surdeco
kaj straba okul',
kaj malgraŭ la maldeco
- ŝi estas honestul'.
La koro ne kapricas,
ĝi plenas de fidel',
kaj kiam ŝi min kisas,
mi estas en ĉiel'.