Poul Thorsen:
Kapricoj.


Ĉu venko?

Verŝajne vi konas lin bone:
la samidean' sen komparo.
Konstante li vokas admone:
Ni venku en tiu ĉi jaro!

Li skribas, parolas tutlande,
tagnokte li distelefonas,
presaĵojn elverŝas milkvante
kaj por propagando nin spronas.

Li vokas nin same tamburi
la lingvon de la paradizo
kaj nepre kun steloj diskuri
de ĉapo ĝis nokta ĉemizo.

Viktimo de li mi konfesu:
la troa fervoro konsternas.
Ĉar kiel la lingvo sukcesu,
se ne li unue ĝin lernas?

Optimisto

Ŝi malfruas pri ĉio konstante.
Kiam ni korespondas,
ŝi fidele respondas,
ŝi duoble afrankas kredante,
ke la poŝto ĉe l' vido
kun duobla rapido
la leteron flugigos translande.

Fakto kaj ŝajno

Fakto sin trudas al nia sorto:
Ĉiu kaj ĉio finiĝas per morto.
Sed religioj triumfas konstante
ĉi evidenton nur ŝajno nomante.

Altaj idealoj

Kun mano sur sanktaj tabuloj
liberon, progreson ni jxuras,
sed antaŭ la tagaj postuloj
pretekstas, ke l'tempo ne maturas.



Notoj:
El: la nica literatura revuo, 2/6, p. 234-235.
Ĉu venko? ankaŭ en la libro Sen Paraŝuto el 1963.