Volvas sin nigra vualo velura
subite super l' oceano.
Venuso okcidente pioniras,
kaj jam sur ĝusta loko
kvarstele La Suda Kruco
mastras la maron.
Akra okulo vidas ringodancon
de La Plejadoj.
Levas majeste Oriono
sian larĝan ŝultron
super la horizonto:
La granda ĉasisto ascendas,
montras sian ŝildon,
svingas imagitan klabon
kontraŭ, La Taŭro,
kies ruĝa okulo
kaj kornegoj sin direktas
kontraŭ la tristela, oblikva zono
de Oriono.
Eksaltas postpiede, blukolora,
Siriuso, la granda hundo,
fuĝas de Kentaŭro kun
stelego plej Proksima
(ĉiu efemere tremanta lumradio
aĝas jam 8 jarojn!)
|
Drivas incite spicaj aromoj
el insulo Gomera.
Kalma balzamo de eŭkaliptoj,
portita de hulo sur lontana bordo.
Ĉu aŭdebligas tiadistance
pepetoj de kanarioj
aŭ fajfa idiomo de indiĝenoj?
Aŭ ĉu nur kriĉas ĉeno,
knaras masto, frapas velo?
Noktulo vidas per nazo kaj oreloj!
Flaru do, aŭskultu do!
Sed sensu unue kaj laste
laŭlonge la haŭto,
tra la muskolojn,
inter la haroj.
Sentu la fluon karesan
de l' milda Pasato,
palpe, petole, pike.
Kaj kun paso Pasata
pasas la nokto tropika.
Baldaŭ ekplonĝos Oriono
maren, ne longe de
strange kuŝanta duon-luno,
tamen revide kisas, frivole, krateron
de Tejde Tenerifa:
Mampinto plej giganta
de l' Mondo!
|