Ĉe mia fenestro en nuna vespero
kvar brulajn kandelojn mi metos.
Memore al sange naskita libero
solene la flamoj ripetos:
Pacon vi sankte promesis,
ĉu vi la ĵuron forgesis?
Mi metos kandelon por aro tre vasta:
Viktimoj de murdo milita
el ĉiu batalo nomita la lasta,
de tuta homaro trompita.
Duras indigne pro l' ruzo
multmiliona akuzo.
Mi metos kandelon por la kuraĝuloj
donantaj eĉ vivon vokante,
ke paco nur venkos, se ni sen skrupuloj
militas militon konstante.
Kvankam inerto groteskas,
ringoj en akvo diskreskas.
Mi metos kandelon por mia infano,
ŝancela espero estonta,
ke vane neniam li petu pri pano,
nek ploru kun penso li honta:
Ve, ni plu hejmon ne havas,
miaj gepatroj malpravas!