Poul Thorsen: Kabareta rim-karuselo: kabareto.htm

Poul Thorsen:

Kabareta rim-karuselo:

Edzino raportis per voĉo pikpinta:
"Hodiaŭ mi estas duone mortinta!"
La edzo konstatis severe-admone:
"De ĉiam vi ĉion plenumas duone!!"


Ĉe la entombigo de milionulo
ĉeestis vireto kun larma okulo.
"Vi estis parenco?" tuj kelkaj esploras.
Li diris: "Ne, ne! - ja pro tio mi ploras..."

Vagon-veturanto rimarkis gut-guton
falantan el korbo sur lian surtuton.
Post leko gustuma, li diris: "Mirtelo?"
L'alia ekridis: "Vulgara pudelo!"

Post nokta diboĉo, ĉe strato-angulo
staradis - ŝlosilon enmane — drinkulo.
Li ruktis kontente: "Nun ĉio en ordo!
Sufiĉas atendi ĝis pasos la pordo!"

De tablo al tablo la mastro sin ŝovis,
demandis la gastojn: „Nu kiel vi trovis
la ŝafo-kotleton?" Kaj tuj gastronomo
respondis: "Hazarde — sub eta terpomo!"

Doktoro konkludis, el tub' da urino:
"Jen bona novaĵo por vi, sinjorino!"
"Farŭlin'!" ŝi korektis, sekece lakona.
"Se tiel", li diris, "novaĵo... malbona!"

Pensado terure la pensojn lacigas.
De nun mi limigan sistemon praktikas:
Mi pensos ĉi-jare, de l'dato unua,
nur de la tagmezo, ĝis horo dekdua.

Se l'fonto de ĉia malpaco kaj skismo
troviĝas en sukoj de l'hom-organismo,
la abstinenculoj sin sentu kontentaj,
ĉar akvo ni estas ĝis-naŭdek-procentaj.

Nuntempe krudeco kaj krimo ekscesas.
Nur unurilate moralo progresas:
Mi legas en krim-statistiko de l'ŝtato,
ke grave malkreskis - ĉevalo-ŝtelado.

Ne kredu; se iu cinike pretendas:
"Nenio, nenio malhoma min fremdas!"
Ĉar ofte, sub tia sentema ekspono,
ja povas frapeti korego de ŝtono.

Usona blankulo deklaris sen honto:
"Malŝatas mi du maljustaĵojn de l'mondo:
Diskriminacion pro rasa integro,
kaj devon dividi bufedon kun negro."

Mi diligente tra la vivo
memorindajn ideojn klasifikas.
Sed ĝuste kiam perfektas l'arkivo,
la kapablo ĝin uzi ekstrikas.

Notoj

Poul Thorsen, dano.(1915 - 2006). Instruisto pri la danaj lingvo kaj geografio, pri kiuj li verkis kvar suplementajn verketojn. Naskiĝis la 7-an de januaro 1915 en Kopenhago. Esperantistiĝis en koresponda kurso en 1931. Membro de UEA kaj EVA. Kunfondinto de Dana Laborista Esperanto-Asocio. Abunde aperigis originalajn poemojn kaj tradukojn el la dana.
El.Heroldo de Esperanto", n-ro 11 (1438), 16.julio 1967.

(Post via legado de la paĝo:) - Nun al: Klaku: Novaj paĝoj:
La tuta enhavo de la paĝoj: ...aŭ... Niaj hejmpaĝoj:
...aŭ... Nia adreso: