Poul Thorsen.

"Kodo Jutlanda"
La Antaŭparolo 1)
"Per Leĝo estu lando konstruata", sed se ĉiu estus kontenta pri propra posedaĵo kaj lasu al aliaj ĝui la saman rajton, oni ne bezonus Leĝon. Sed al neniu leĝo pli valoras obei ol al Vero, sed kie oni dubas pri kio estas vero, tie Leĝo indiku la veron.

Se ne estus Leĝo en la lando, tiam tiu plej multe posedus, kiu plej multe ekkaptus. Tial Leĝo estu farata por ĉies bono, ke justuloj kaj senkulpuloj ĝuu sian pacon, kaj nejustuloj kaj nebonuloj ektimus pro tio, kio estas skribita en la leĝo, tial ne kuraĝante praktiki la malbonon, kiun ili intencas. Ankaŭ ĝustas, ke se iuj pro netimo antaŭ Dio kaj pro neamo al justeco ne povas esti logataj plenumi bonon, tiam timo antaŭ aŭtoritatoj kaj punkodo de l'lando malhelpu al ili plenumi malbonon kaj punu ilin, se ili ĝin plenumas.

Leĝo estu honesta kaj justa, konforme al kutimo de l'lando, plaĉa kaj utila kaj tiom klara, ke ĉiuj povas scii kaj kompreni, kion ĝi diras. Leĝo ne estu farata aŭ skribata profite al iu viro, sed utile al ĉiuj, kiuj vivas en la lando. Ankaŭ ne iu viro juĝu kontraŭ tiu leĝo, kiun donas la reĝo kaj akceptas la lando, ĝin li ankaŭ ne povas ŝanĝi aŭ aboli sen volo de la lando, se li ne evidente volas kontraŭagi Dion.

Estas la ofico de Reĝo kaj estroj de l'lando kontroli verdiktojn, pravigi kaj savi tiujn, kiuj estas perfortataj, ekzemple vidvinoj kaj sendefendatoj, infanoj, pilgrimoj kaj eksterlandanoj kaj malriĉuloj - al tiuj plej ofte okazas perforto - kaj ne lasi al malbonuloj, kiuj ne volas sin plibonigi, vivi en sia lando; ĉar punante kaj mortigante krimulojn li estas servanto al Dio kaj gardanto de la lando, ĉar same kiel la sankta eklezio estas direktita de papo kaj episkopo, tiel ĉiu lando estu direktata kaj defendata de la reĝo kaj liaj oficuloj. Tial ankaŭ ĉiuj, kiuj vivas en lia lando havas devon esti obeemaj kaj submetiĝemaj, rekompence li havas devon doni al ĉiuj pacon. Ankaŭ ĉiuj profanaj estroj sciu, ke nun la potenco, kiun Dio enmanigis al ili en tiu ĉi mondo, li transdonis al ili ankaŭ defendi sian sanktan eklezion kontraŭ ĉiuj postuloj. Sed se ili iĝas forgesemaj aŭ partiemaj kaj ne defendas kiel justas, tiam ili en Tago de Juĝo respondecu, se iliakulpe libero de l'eklezio kaj paco de l'lando malpliiĝis iliatempe.

Sciu ĉiuj, kiuj vidas tiun ĉi libron, ke reĝo Valdemar, dua filo de Valdemar, kiu estis la filo de Sankta Kanuto, ke li, kiam estis pasinta mil ducent kaj kvardek vintroj post kiam nia Sinjoro naskiĝis, en la sekvanta monato majo, skribigis tiun ĉi libron kaj donis tiun ĉi leĝon, tie ĉi skribitan en dana lingvo, en Vordingborg, aprobitan de liaj filoj, kiuj ĉeestis, reĝo Erik, duko Abel kaj junkroj Kristoffer kaj Uffe, tiam episkopo en Lund, kaj episkopo Niels en Roskilde, episkopo Iver en Fueno, episkopo Peder en Aroso, episkopo Gunner en Ribe, episkopo Gunner en Viborg,episkopo Jens en Vendsyssel kaj episkopo Jens en Hedeby kaj krome aprobitan de ĉiuj plej bonaj viroj, kiuj estis en lia regno.

2)

Notoj
1) Jene komenciĝas la antaŭparolo de Kodo Jutlanda
kiun reĝo Valdemar donis kaj kiun la danoj akceptis
(en 1241).

Eble verkita de episkopo Gunner en Viborg.

2) La bildo montras la unuan paĝon en la Leĝo.
En la kvara strofo estas la famaj vortoj:
Med Lov skal Land bygges =
(Per Leĝo estu lando konstruata).
Tradukita de Poul Thorsen.