Poul Thorsen:
Jupoj kaj konjunkturoj.



Estas tute certe, diras Hans Christian Andersen en fabelo pri plumeto, kiu fariĝas kvin kokinoj. Estas tute certe, ke la modo ne estas nura kapricaro. Modo funkcias kiel tre preciza mezurilo por sociaj fenomenoj.

Ekzemple la grandaj virin-botoj - kun aŭ sen internaj ruĝaj ŝtrumpoj - apenaŭ celas erotikon, sed pli-malpli figure agitas piedfrapemon en la lukto por emancipiĝo.

La apuda, plaĉa siluetaro de sinjorinoj dum jarcentoj rivelas konstantan kaj decan situon de la roborando ĝis la kalkanoj. Efemeris la krinolinoj kaj falsaj - t.n. parizo-pugoj - drapado certe interesiga sed malpraktika, kaj antaŭ ĉio ekscese ŝtofpostulanta. Kontraste ekestis post la jaro 1885 tre simplaj kostumoj.

Ĝuste dum tiuj jaroj de floranta industriismo la interna robospaco fariĝis tiom malvasta, ke necesis kunligi la krurojn subgenue per ĉeneto por eviti krevon de la kreaĵo. La tintetoj sugestantaj libervolan sklavinecon sendube ege ekscitis la fantazion de l'tiutempaj sinjoroj.

Sed kiel estas klarigeble, ke ĝuste dum floranta ekonomio la modo dekretas ŝtofŝparon?

Tiu paradoks inspiris danan kultur-sociologon, Rud. Broby-Johansen († 1987)por eltrovo kaj persista defendo de tezo, ke ĝuste la longeco de jupoj funkcias kiel tre akurata barometro pri konjunkturoj. Foje la modo eĉ indikas prognozon pli fidindan ol povas fari la ŝtatsciencaj saĝuloj.

Nur per tiu teorio estas eble ekspliki, kial junulinoj en la tuta mondo preskaŭ samtempe reagas al progreso kaj malprogreso de l'ekonomio, kaj instinkte hisas aŭ malhisas siajn jupojn - tiel ke hiso signalas altan konjunkturon, dum malhiso tute logike avertas pri sinkanta, sinkonta nivelo.

Estus tute false kredi, ke mondumaj modistoj volonte dekretas minijupojn. Estus tro simple kaj tute nedece. Pripensu la perditan profiton de miliardoj da ŝtofmetroj!

Pruveblas per komparo de juplongo kaj kurbo-linio de konjunkturo usona, ke tiuj du fenomenoj tute kongruas:

Tiel dum la jaro 1929 la jupoj atingis sian maksimuman kurton, sed nur ĝis la aŭtuno. Tiam subite ili falis preter la genuojn, kaj unu monaton poste en Wall Street la usona borso plene panikis inaŭgure al tutmonda ĝis tiam plej granda depresio. Dum dek jaroj la jupa "barometro" fidele registradis la krizon.

Povas ŝajni paradokse, ke kiam la socia prospero estas granda, la jupoj malgrandas - kaj inverse. Sed laŭ Broby-Johansen devas ekzisti ia apenaŭ konscia virina filozofio proksimume jena:

Malbona ekonomio? Kial ni do ne ŝajnigu la malon? Ĝuste per ŝtofabundo estas eble diskrete demonstri kvazaŭriĉon.

Bona ekonomio? Kompreneble etiĝu la jupo, ĉar se kiu ajn ino facile kapablas havigi al si sufiĉe da ŝtofo, estus malbona gusto fanfaroni pri tia teda fakto.

La evidenton de tiuj ĉi veroj preskaŭ perfekte pruvas la sekva simpatia parado kronologia:

Videblas inter alie ke post la dua mondmilito la jupoj trovis sian nivelon, kompromise decan, meze de l'tibio/suro. Nur 1948 kaj 1958 aperis regresoj, certe kun socipolitikaj motivoj. Ekzemple la Oleokrizo - energie sed aborte - provokis jupsinkojn ĉ. 1975. Sed poste avancis, avancegis la alto de l'minijupoj. Signalo pri sekuro aŭ indigno? Kiam ni vidos la finon?

Kiu fino? Certe iu aŭ alia skeptikulo jeronimuse argumentus por finiĝo de tiu senhonta babilado kunjuptura. Tamen, ne refuteblas la nudaj faktoj, kaj fakto estas, ke unu eltrovaĵo ĉiam akcelas trovon de alia. Tiel por kompletigi - kaj entute ebligi - la maltiman evoluon estas eltrovita unu el la mirakloj de nia jarcento: la ŝtrumpkalsoneto. (Alia estas la zipo!) Tiu en si mem tute ĉasta bagatelo kondiĉis pluan vertiĝigan raketŝtupon. Estas tute certe. Nur rigardu ĉirkaŭ vin.

La rando de l'minijupo kun statistika sendubo signalas investan ruinon aŭ kurtan kurzo-sangvinon. Ho, kiam ni vidos la finon ?

Artikolo el 1989, bazita el la laboro de la kultur-sociologo R. Broby-Johansen.