|
Flustras la junkoj en aŭtunaj ventoj.Sopire kaj intime susuras trunketo ĉe trunketo, jen kliniĝante, jen rektiĝante - cede ekstaze - kline, rekte - hi-is, ĥi-iiŝs - sorĉe stranga simfonio.
Nuboj blankaj, grizaj kiel velŝipegoj de la aeromaro ĵetas pelantajn ombrojn sur la grandan flavan junkoĝangalon. Morta kaj tamen viva. Silenta kaj tamen parolanta. Hipnote sorĉkantanta. Unutona ŝajnas kanto ĝia por la sobra aŭskultanto, modula senlime por revanto.
Kaj amis li la junkaron.
Horon post horo li ofte kuŝis sur seka herbaĵo - aŭskultante, sentumante la kantatojn de vento kaj junkoj, eterna muĝetanta ritmo - avide rigardante la senfinan spetaklon de ludantaj nuboj sur sunklara aŭtunĉielo.
Tiel li revis sian knabaĝan liberon for en maldormaj sonĝoj pri la estonto. En sino de la junkoj li konkeris ĉion sopiratan. Li militiris, marvojaĝis, flugis kaj faris inventaĵojn. Forajn regionojn li vizitis kiel migranta, neniam ripozanta kavaliro. Tamen li gloron batale akiris kaj krome gajnis la belan, plej ĉarman, plej bonan vivkunulinon en la mondo.
Sed ankaŭ revoj finiĝas.
De kampara tero li abrupte transplantiĝis al brulanta urbo, kie revoj ne povas prosperi kaj homoj anime kaj korpe kripliĝas sub jugo de produktado kaj profithavigo. En grandaj fabrikoj kreante belajn kaj utilajn aĵojn - por aliaj - pro troa laboro maljuniĝas viroj ankoraŭ junaĝaj. La malfortuloj estas forpuŝataj, sed radoj kaj transportiloj daŭre kuras sub gardo de novuloj. La forpuŝitoj? Ne demandu pri ili.
En ombroj de la "raciisma" industrio vangoj liaj paliĝis. La vizaĝo perdis siajn molajn trajtojn. La okuloj akriĝis. Sobro kaj realo anstataŭis la revemon danĝeregan kaj kondukantan laboristojn al morto.
Li forgesis kamparojn kaj junkarojn. La batalo de l'vivo lin devigis forgesi.
Hazarde li iam vizitis junsocialistan varbkunvenon. Iom tedite li sidis, apatie aŭskultante la paroladojn, kaj nenion komprenis. Ĵus kiam li ekpensis foriri, estingiĝis la lumiloj kaj oni ekludis parolĥoron. Prologon emocian deklamis ruĝvestita knabino, baniĝanta en lumradiaro, kaj akompanis ŝian deklamadon murmuranta baritona kantĥoro. Iom post iom la kanto kreskis je forto ĝis plej-laŭto kaj subite fortiriĝis la kurtenego - dramo estis ludata amasvoĉe.
Kiam fine enmarŝis dekoj da gejunuloj sub ruĝaj standardoj kaj ĥore oratoris la sopiron al lumo kaj libero, - li sentis agrablan pikadon tra sia tuta korpo. Subite li komprenis, ke li ja estas egala al tiuj ĉi fervoraj gejunuloj.
"Levigu, en mizer' dronanta" - eksonis en entuziasma ritmo kaj forto, kaj kiam li hejmen-iris, en lia poŝo kuŝis ruĝa membrolibreto. - Komenciĝis nova epoko.
Dum kelkaj jaroj li sin tute donis al la movado. Li maturiĝis kaj iĝis viro. La okuloj povis fulmi kaj ridi - antaŭe li konis nek koleron nek ĝojon - lia staturo rektiĝis spite de la laboraĉo kaj ĉirkaŭ li ekestis atmosfero de certo, klero kaj volo. Li studis kaj logadis. Ofte matene li trovis sin kun libro en la brakoj - laco kaj dormemo estis tro fortaj. Li ĉiam estis inter la avangarduloj kaj trovis specialan feliĉon en tio. Li kreskis kun la porsocialisma movado.
Ie flustras junkaroj, melankolie, sopire, jen kliniĝante, jen rektiĝante cede en aŭtunaj ventoj - hi-iŝ - i-iŝs. Li ne plu pensis pri tio. Lia tuta intelekto estis uzata en batalo por klerigo, liberigo de la suferanta proleta klaso - li forgesis kaj bataladis ĝis - .
Ĝis iutage oni portis maldikegan, morte palan laboriston al la malsanulejo. Trostreĉo, mizeraj loĝkondiĉoj, manko de nutraĵo, suno kaj freŝa aero. Resume: ftizo, la terura proletmalsano.
Pasis la tempo. En ŝtata sanatorio, lokita en bela, sanklimata regiono li estis kunulo de kompatinda aro da aliaj viktimoj. Li estis la sama kaj tamen ne. Li kvazaŭ estis malŝvelinta, li maljuniĝis laŭaspekte. Li faris longajn ermitpromenadojn kaj jen ce Even - la malgaja marĉlago ,li retrovis la forgesitan junkaron. Li penetris en ĝin kaj trovis taŭgan rifuĝejon en kaduka boato, kaŝita ĉiuflanke de flavaj, rektaj junkoj. Ĉi tien li ĉiutage venis kaj malpezigis sian koron en memoroj pri la pasinto.
Kiam siblas kaj murmuras la neniam kvieta junkaro, li kuŝas surdorse, dum horoj rigardante la drivantajn nubojn. Li ne povas ne rideti pri siaj infano-revoj. Tiuj aeroŝipegoj ne estis por li nek estas - ne, la vivo estas lernejo donanta aliajn instruojn!
Tiu junkaro malebligis, ke li tute amariĝis. Anstatŭe ĝi moligis lian animon en fortega sopiro al la foraj Gekamarado kaj la kara libertempa laboro. Tiu sopiro kreskis tagon post tago kaj kulminis en ekstazo duonfrenezeta.
Okazas en la tuta lando la grandaj balotoj. Tiuj antaŭbalotaj semajnoj ĉiam emociis lin, sed neniam tiel sovaĝe. La reakciaj partioj lastatempe organizis atak-trupojn, per kiuj ili provoke provas konkeri kaj teruri la stratojn. Akraj bataloj okazas inter diverspolitikaj atak-organizoj. Kiel ekbolis lia sango! Jen iru pasive, dum la aliaj batalas. Li - la plej fervora!
Li legas avide la gazetojn pri bataloj venkaj kaj malvenkaj - kaj jen noto eĉ el lia urbo:
"S-ro supera kuracisto! Mi sentas min sufiĉe forta por veturi hejmen!"
"Okazis hieraŭ en ... urbo kunpuŝiĝo post balotkunvenego inter konservativuloj kaj la lab.-partianoj. Tragika estis la fino: Juna laboristo N.N. mortis en la hospitalo pro kapokontuzoj, krome du konservativuloj kaj kvin laboristaj el la "Ŝirmligoj" estas grave vunditaj. Oni timas plurajn tumultojn."
"Mi kredas, ke ne eblas."
"Sed mi volas, s-ro kuracisto!"
"Nu, nu, venu, ni vidu!"
"Kamaradoj! Tiu ĉi nokto antaŭ la balottago estu la nia! Ni donu al la urbo la ĝuste ruĝan aspekton. Ĉie oni vidu nur niajn afiŝojn, alvokojn kaj markojn. Formu taĉmentojn 6-membrajn laŭdistrikte. 20 Kamaradoj formos rezervon ĉi tie!"
"Ĉu vi jam volas iri kun ni hodiaŭ, en via alvenago?"
"Jes, mi ne plu eltenas tiun nenionfaradon."
"Bone, iru - sed singarde."
Jen, donu nun al mi la kolorujon - bone - tiel estu. Mi ĵuras, ke morgaŭ neniu en la tuta urbo povos eviti vidi ĉi tion!"
Du el la taĉmento pendas sur stupoj de fabriktubego 40 metrojn super la tero. La aliaj gardas la reir-vojon. Turhorloĝoj rakontas, ke estas la tria horo, kiam fine ili iras hejmen post peniga laboro.
"Jen vidu konservativajn afiŝoŝmirulojn!"
"Ŝŝŝ, ni volas iomete rigardi iliajn makulgazetojn. Venu - ili estas tri kaj ni kvin."
"Singardu, ili foriraĉas!"
"Tiom pli komforte ni purigos ĉi tiun belan muron. Tiel! Kaj nun niaj propraj koloroj!"
Sonis kirlfajfilo en la kvieta nokto. La kvino rapide sin turnis. Ĉe la stratfino aperis 15-20 uloj kaj komencis alproksimiĝi minace. Ĉiuj silentis. Estis aŭdebla nur dolor-sufokata tusado kaj klakantaj botoj sur pavimo.
"Al la ĝardeno, malantaŭ la muzeo! Ni logos kelkajn tien kaj poste klopodos telefoni al la centro - kuru - kuraĉu pro diablo!"
Raŭkaj voĉoj kriis post la fuĝantoj - malsanece ekscititaj, ili kredis aŭdi tintadon de ŝtalo ĉe zonoj - eble pafojn, kaj kuregis al la ŝirmejo - la malluma muzeĝardeno.
Li kuris, kvankam la brusto ŝajnis krevi - li spiregis ĝeme kaj turmentite ekhaltis.
"Venu, Kamarado, venu, aŭ la bestoj vin manĝos ...ku - raĉu!"
"Jes", li flustris kaj saltis denove antaŭen per ĉiuj fortoj, sed sentis samtempe strangan varmon en kolo kaj buŝo. Pli kaj pli proksimiĝis la murdemaj persekutantoj. Li kuris, saltante kun spasme fermita buŝo, dum la koro tamburis. Freneza pro doloro, li falis - denove leviĝis, kaj tiam lin atingis la atakantoj.
Ĉe la ĝardenbarilo la unua puŝegis lin teren - pluen kuris kaj aliaj falis sur lin, batante en blinda senkonscio, furioze ...
Sonas fajfiloj kaj novaj batalvokoj. La rezervotrupo alvenis. Ĝardeno kaj strato estis rekonkerataj, forkuras antaŭaj persekurantoj - ĉesas la batalo. Ĉe homo kuŝanta torde sur la strato, kolektiĝas homamaso. Aŭtoj brue aperas. Polico. Nova tumulto. Ĝenerala fuĝo.
Oni turnas lin dorsen. Lia vizaĝo estas terure pala, la okuloj senkoloraj. El lia buŝo fluas sango - ŝaŭme ruĝa sango. Aŭtuna vento flertigas lian hirtan hararon.
Sed ie flustras junkaro kliniĝanta, rektiĝanta - trunketo ĉe trunketo. Sekaj, flavaj foli-ĉifonoj siblas en aŭtuna vento, vibras, formas kanton senfinan, malgajigan kiel la kruelo de la vivo - hi-iŝ - ji - iiŝs - ŝŝŝ -
Sed li jam ne vivas.
Noto:
El: Sennacieca Revuo 1934.