En Sudafriko decembre mia stomako protestis. Tial plenan diurnon mi ne manĝis. Ni studveturis tra Johanoburgo, Soweto, kiu pli similas al ulcero ol urbo. Dum paŭzo mi forlasis la aŭtobuson kaj la grupon por se eble aĉeti kelkajn bananojn - bone por fini faston. Ĉe trotuara budeto mi aĉetis tri, kiam nigra virino proksimiĝis, dense. Ŝi ne estis bela nek malbela, nu, eble beleta 30-jarulino, marasmeta. Knabeto rampis ĉe ŝiaj piedoj.
"You are my boss!" ŝi diris kun modesta rideto, kaj spite al mia rezervemo kaj bananmanĝo ankoraŭ pli proksimiĝis - puŝis la ventron al mia.
"Go with me, please!"
Klare mi esprimis malintereson, ĝentile diris, ke mi estas en grupo el Danio, Kopenhago, You know!
Ŝi tute ne sciis nek volis kompreni, nur ripetis sian stultan
deklaron pri mi kiel ŝia boss, plus
"Other children. Starving!"
Mi donis al ŝi mian lastan bananon. Ŝi ekvoris, sed subite ekpensis pri la knabeto rampanta ĉirkaŭ ŝiaj piedoj - fingromontris al li, sed bananoj ne plu restis.
Mi elpoŝigis mian monerujon kaj malplenigis ĝin en ŝiajn manojn, turnis al ŝi la dorson kaj ekis en direkto al la aŭtobuso.
Ŝi ne dankis, kaj eĉ unu fojon ne aperis rideto sur ŝia apatia vizaĝo.