La britoj inventis vaporon,
hispanoj la oron,
la hindoj fakirojn,
Brazilo tapirojn,
eskimoj la pulon,
araboj la nulon
kaj la almanakon.
Peruo alpakon.
La ĉinoj la pulvon
kaj francoj la vulvon,
italoj gitaron,
Usono dolaron,
germanoj bieron
kaj ĉio-ceteron.La ĉinoj prestiĝis,
kaj tiel estiĝis
lavange kaj strange
fajenco, incenso,
biciklo kaj ĉiklo,
kompaso, anaso,
hobojo kaj sojo,
la silko kaj inko,
la ping-pongo-pilko,
la granda muro,
pagodo-turo
kaj tiel pluo
por ĉina ĝuo.Hebreoj la vinon,
la grekoj rezinon,
la rusoj la ruĝon,
bovino la muĝon.
Egiptoj la Nilon
kaj la krokodilon,
japanoj la enon
kaj Ivo la penon.
La danoj - dank Dion -
eltrovis nenion
escepte ĉi galimation.
Noto:
El: Dana Fervojisto marto/aprilo 2002.