Poul Thorsen:
Por niaj infanoj.

(Notu: Tiu paĝo ne estas finpreparita!/Lars.)
Por niaj infanoj

En la ruĝa domo
loĝas riĉa homo:
Henriko kun multa mono
kaj Nikolao kaj Lono.


Balonoj! Balonoj! Aĉetu balonon!
Ĝi kostas preskaŭ neniun monon.


(- - ) estas knabo,
lavas sin per sapo.

(- - ) helpas paĉjon,
- fekas en la kaĉon.


Frapi, frapi kukon,
meti en la tukon.
Unu, vi,
unu, mi,
unu nur por (- - ).


Sinjorino Hansen vendas
dolĉajn aĵon. Nin turmentas
ŝiaj bonaj ĉokoladoj
kaj bombonoj sur la pladoj.


Vano pro nano

Mi vidis ĉe domo de mia avino
altan fruktarbon prezenti kun klino
piregon flavecan, allogan.
Mi grimpis tegmenton apogan
sed vana la rampo
pro mia malgrando!


En lando de Andersen, la fabelisto,
mi sentas min nepo de viking-rabisto.
Mi nomas min Eta Holger la Dano
kaj por amikeco: jen mia mano.


Kokino dece ĉirkaŭiras,
apenaŭ manĝas, oni diras.
Sed multajn ovojn ĝi demetas;
de panjo ĉiu ajn aĉetas.
Mi ankaŭ ofte kelkajn manĝas,
alvenu, kaj mi tuj aranĝas!


Kiam vintro severas
kun frosto malvarma,
kiam neĝo aperas,
la birdaro tre ĉarma
sin kaŝas kaj pri la printempo esperas


Aprilo alternas kun suno kaj pluvo,
printempaj odoroj nin benas.
Dubantaj geknaboj demandas pri pruvo,
ke pli suna tempo revenas.
Sed jen apud arbo jam anemoneto
kapjesas al vi kaj la juna poeto.


La ĉasisto - 1)

Ĉasisto iris laŭ naza flaro
leporon ĉasi en la arbaro.
Li kaptis ĝin je oreloj stultaj,
li kaptis unu, sed restis multaj.


Peto

Ĉevaleto, ĉevaleto
kun la mola felo.
Ĉu vi estas kontraŭ peto
- por vi bagatelo!
Kiam vi nun kavalkados,
ĉu ni kune rond-rajdados,
se vi ankaŭ ŝatos?


Hejma konsilo antaŭ fungo-manĝo 3)

Se en arbaro vi fungojn kolektas,
lasu al la bubaĉo gustumi,
kaj se ili tujan morton efektas,
lasu la reston de l'fungoj pasumi.

Sed se la bubon domaĝas nenio,
finfine perdiĝis nur fungo-porcio.


Ĝustapiede el la lito

Se vi ŝatus vian paĉjon
lukte kanti, eĉ en duo,
tiam ligu lian laĉon
al muskaptilo en la ŝuo.


Fasta festeno de paĉjo

Kial nepre kato en la barelon?
- Mute pli facile kapti Mikaelon!


Promenu

Se iam vi malbonhumoras,
ĉar io vin malbonfavoras,
promenu, ĉar nova plezuro
troveblas en bela naturo.

Sed ne nur irigu la krurojn,
vi bonutiligu l'okulojn!
Kaj baldaŭ vi sentos feliĉa:
la mond' estas granda kaj riĉa.

Gripo

Ho. mi enuas -
ĉio sinistras.
Ne eblas dormo,
ĉio nur tristas.

Nutron la forno
tede insistas.
Ne eblas dormo,
ĉio nur tristas.

Aboce
L por leono
kaj C por cimo,
bonaj por kono,
sed ne en proksimo.

S por silento
kaj P por poetoj,
manfrapas en vento
la analfabetoj.


Papagaĵo
Al la Marmara Maro
venis barbabra paro
kaj en purpura puro
ĉe la murmura muro
diris anstataŭ Kokona kono?
Spiris: Bombona bono!


Hundo
Jen sidas hundeto en fenestro,
cerbumas pri grava problem':
Ĉu estas dameto ĝia estro?
Aŭ damne ĝi estras sin mem.


Pro ekstre bona osto
sendube vipas ume nun la vosto.


La dana lando unuaklasa
devenas de la porko grasa.
La porko dormas kaj manĝas kaj dormas,
dum greno kaj rapoj la lardon formas.


Vivon agrablan vivas la porko,
tamen ĝin finas tranĉilo kaj forko.


La kunikla par' gracia
estas don' de paĉjo mia.
Mem mi la manĝaĵojn donas.
Herbo kaj karotoj bonas.


Kristnasko jam al ni parolas,
kaj kaĉon la koboldo volas.
Sed li ne manĝas pro kolero,
se l'kaĉo estas sen butero.


Ni bakas en Danlando
la kukojn nur por frando.
Okazas la preparo
per kremo, kandelaro.


Se ni naskiĝofestas,
bonegaj kukoj estas!


Hundolence

Al hundo amita trafis la morto.
Se justo ekzistas, nun ĝia sorto
estas transmonde svingadi la voston
frandante eterne viandplenan oston.


Persisto

Mia filo subite
en aĝo sepjara
komencas rapide
en vic' senerara
ciferojn aranĝi decide.

Ĉe mil du cent kaj kvino
mi diras: Ĉu laca?
Grumblas li kun obstino:
Lasu min paca!
Mi skribos, ĝis venos la fino!


Proverbe

Poezio kun notoj
estas verspiedoj kun botoj.

Ne eblas tranĉi tra mano
per banano.


An apple a day

Laŭdire per pomo ĉiun tagon
facilas fortimigi doktoran plagon,
sed ĉar doktorojn malfacilas trafi,
pro kio do ilin per pomo pafi?


Poemo pesimisma - 2)

Memorigu min
pri la feliĉo,
se vi vidas,
ĉar mi ne vidas.

Memorigu min
pri la espero,
se ĝi videblas,
ĉar ĉio nigras.

Flustru al mi,
se vi vidas kandelon
en la mallumo,
ĉar mia ĉesis bruli.

Pesimisto! Pesismisto!
Kial ne plu lumekzisto?


1) Kantebla laŭ "Bakisto loĝas-"
3) Aŭtoro: Poul Sørensen -
el:"Bruskaj infan-rimoj"
2) Aŭtoro: Danlingva 15-jara knabino:
Tina Schefte.
Ĉiuj tradukis Poul Thorsen.