Poul Thorsen
Ho kial, betulo, solecas vi -

(Laŭ Carsten Hauch: Hvi står du så ensomt, o birketræ?).


Ho kial, betulo, solecas vi
ebene en vintro kaj vent'?
Vi kial elektas ĉielon patri'?
Vi palas pro kiu turment'?

Neniam ripozas mi post arbar',
mi palas pro tiu turment'.
Neniam freŝigas min pluvo-nektar'
ebene en vintro kaj vent'.

Anime mi tristas, ĉar for l'esper',
mi palas pro tiu turment'.
La sunon kaj lunon vualas sufer'
ebene en vintro kaj vent'.

Ter' trinkis la sangon de sola amik',
mi palas pro tiu turment'.
Tataroj lin murdis ĉe mia radik'
ebene en vintro kaj vent'.

 
Notoj:
Carsten Hauch (1790-1872). Univesitata profesoro en Kopenhago. Naskita en Norvegio el aŭstra-rusa deveno. Plej konata estas lia romano "Pola familio" en kiu troviĝas ĉi-tiun: "Ho kial, betulo, solecas vi". Lian vivon kaj lirikon forte influis melankolia meditemo, kiun eble kaŭsis, ke li, granda sportisto, perdis kruron pro operacio. Longjara vivis en Italio kaj entombiĝis en Romo.

(El "Rozoj kaj Urtikoj" de Poul Thorsen. Eldonis Komuna Konversacia Klubo, Kopenhago 1954).

La dana teksto estas en - klaku: "Digte".
Pri la poeto vidu rete klaku: "Carsten Hauch"


Vidu aliajn verkojn de Carsten Hauch, klaku:
"Konsolo de malespero" kaj "La nobla okupanto"