"Ĝis revido, Danio", diris la virinaĉo. Ŝi ekvojaĝis al Jutlando.
"Oni helpas sin", diris la virinaĉo. Ŝi viŝis la tablon per la katido.
"Pureco pagas," diris la virinaĉo. Ŝi turnis la ĉemizon kristnaskvespere.
"Se nur la vento turniĝos, kiam mi reiros", diris la virinaĉo, elirante en kontraŭvento.
"Mi volas pacon", diris la viro, renversinte la najbaron sub la tablon.
"Hazardo estas pli bona ol saĝo," diris la viro. Li ĵetis ŝtonon kontraŭ la hundon kaj trafis la bopatrinon.
"Ĝi revenos," diris la viro. Li donis lardon al la porko.
"Restas en la familio", diris la viro. Li manĝis la lunĉon de la edzino.
"Mi ne loĝas en tiu ĉi paroĥo", diris la viro, kiam oni demandis, kial li ne ploris dum la prediko.
"Nun ni ĉiuj devas ŝpari," diris la viro. Li posedis nenion.
"Tiel tiu porkino devus esti traktita dufoje jare," diris la viro, vidante la edzinon perei en la fajro.