Poul Thorsen:
Hodiaŭ:
Bona ago de la tago.


Hodiaŭ

en Tajlando, Ĉang-Maj,
mi liberigis birdeton.
Ĝi kaŭris
en bambua kaĝeto
sub gardo de ridetanta
sed rigora knabino.
Ofere
de kelkaj moneroj
sur la trotuaro
preterpasantoj
kelkfoje liberigas kaptiton.
Samtempe sekrete
ili imagas
plenumon de arda deziro.
Forflugante
la birdeto
feliĉe rekompencas
vian ofereton
per alta sento
de komuna sorto
kaj solidaro.

Inter miaj tremantaj manoj
leviĝis la eta amnestiito:
Libero mem.

Mia deziro?
Sen sekreto
mi preĝis malfermon
de ĉiuj homkaĝoj
tutmonde.

Hodiaŭ.
18/12 1978



Notoj:
El: EĤO, 6/1979 - Antaŭa membrogazeto de DEA, Dana Esperanto-Asocio.