En Hanojo staras templo de la literaturo. Sur steleoj pompas nomoj de poetoj tra mil jaroj - unue en ĉina lingvo, laste en
ném, transskribo de nacia kaj popola lingvoj. Nur en la pasinta jarcento penetris la latina alfabeto, kaj kompreneble plene mankas la poetoj de la lastaj perturbaj jardekoj, inter ili
Ho Ĉi Min, fama pro stilo konciza, ofte ironia, tre proksima al la ĉiutaga lingvaĵo. Sed ja pro sia senkompromisa rezisto al francoj kaj usonanoj li pli famiĝis ol kiel verkisto. En la jaro 1969 li, prezidento de Nordvjetnamio, mortis pro kormalsano - ses jarojn antaŭ reunuiĝo de Vjetnamio Norda kaj Suda.
Kaj tamen staras en Hanojo por Ho Ĉi Min alia templo: Grandioza Maŭzoleo ĉirkaŭita de sinistra kolonaro. Antaŭ ol rajti eniri tiun ĉi sanktejon ĉiu vizitanto submetiĝu al envicigo kaj skrupula kontrolo fare de soldatoj kun severaj vizaĝoj. Oni nepre estu dece vestita, kaj fotoaparatoj estu deponitaj sultre kaj kole de ĉiĉerono ekstere atendanta. Almenaŭ unu ĝena traserĉo de vestoj videblis. Oni ne allasas dum la longa defilado halton de la vizitgrupoj nek iun ajn babilon aŭ nerespekton. Rigidaj gvardianoj kun pafiloj parade sufiĉas por obeigi la instrukciojn.
Tie, en la centra halego li ripozas, pala, kvazaŭ nur dormanta. En polvobruna, simpla uniformo - tamen sen tia karakteriza, verda kasko, kiajn portadas post tiom da jaroj preskaŭ ĉiuj viraj popolanoj en la urĝeme
tumultaj stratoj de Hanojo. Kaj strange: Ĉe la piedoj de l 'mumio ne mankas relikvo: Paro da kaŭĉukplandaj sandaloj, kiajn portis "Onklo Ho" tra tiom da lokoj dum sia turmentoplena vivo.
Spite al klara deziro, ke lia cindro diseriĝu tra ĉiuj provincoj de
Vjetnamio okazis grandiozaj solenoj ĉirkaŭ lia vitra ĉerko, kaj plejeble rapida starigo de l' Maŭzo1eo. Kontraste al ties pufo tamen eblas en la proksimo preteriri kaj riverence enrigardi modestan, pajlokovritan kabanon, en kies du ĉambroj la eksterordinara prezidento preferis labori kaj ripoza, sola, ĉar sen familio, abnegacie dediĉante sian vivon por rezisto kaj revolucio.
Ĉie en Vjetnamio - sed plej multe en la Nordo - videblas bildigoj de 1ia fragila figuro, tre simple vestita, sed kun vizaĝo iel spegulanta altan
intelektan kombinon kvazaŭ de fanatika monaĥo, instruista erudicia aŭ sentema poeto.
Ĉar poeto Ho Ĉi Min estis. Dum prizona periodo li verkis poemon ĉiutage. Ĝenerale ekster Vjetnamio apenaŭ multaj havas okazon legi tiujn versojn. La prezidento ja famiĝis multe pli pro sia obstina, politika kariero ol pro sentemo. Sed kio povas esti pli sentiva ol intima poezio? Feliĉo, ke aperis en Hanojo 1966 speciale elektita, l06-paĝa poemaro: Tagkajero en Prizono, tradukita de Da Anh Kha en la internacian lingvon.
La originalaj versoj estis skribitaj per ĉinaj ideogramoj. La klarigo estas kruela. La poeto devis skribi en la lingvo de siaj karcergardistoj por ne plifortigi iliajn suspektojn kaj malicojn.
En 1942 japanaj armeoj okupis la tiaman Hindoĉinion, tiam sub franca reĝimo. Viktimo de duobla persekuto Ho Ĉi Min decidis rifuĝi al la najbara Ĉinio sed jam ĉe la landlimo li estis arestita de Ĉiang Kajŝek-trupoj.
Dum pli ol unu jaro soldatoj trenis lin, katenitan, de urbo al urbo,
de prizono al prizono ĝis la urbo Liuĝoŭ, kie laŭ li ne estis aŭtentika prizono; sed nur "hermetika ĉambro" kun ĉiutaga gazeto! Li profitis la okazon lerni "la aristokratan lingvon".
52-jara lia sanstato estis mizera. "Mia vidkapablo febliĝis, miaj piedoj ne plu povis marŝi. Mi devis ekzerci min al la marŝado, fari ĉiutage dek paŝojn; eĉ se rampi aŭ treniĝi pro doloro, oni nepre faru tiujn dek paŝojn!" Pri sia poemverkado li multe pli poste rimarkigis: "Se vi ne revokus tion, mi mem ne memorus ••• Miaj poemoj ne estas tiom belaj."
Neniam li forgesis, kiel li vojiris kun katenitaj brakoj, malantaŭ porko, kiun vektoportis du gardistoj:
Portante porkon, miaj gardistoj min eltiras.
La porkon oni portas, la homon oni trenas.
Vi malpli pork' valoras! Homprez' malkare iras,
dum mem vi la liberon plej karan ne plu tenas.
En la prizonoj svarmis mizero, malpuraĵoj, korupto, malsano; intermiksiĝis kartludantoj, cimoj, opiofumantoj, sifilisuloj. Krom tio oni vivis kvazaŭ en familio. Oni preparis sian teon, oni laŭapetite manĝis, kiam oni manĝis! Poste fruktedona ĉaso al pedikoj! Aŭ sola tranokteblo en publika necesejo.
Spite plurajn tagojn de kvindekkilometra piedirado kaj plurajn sendormajn noktojn, spite malvarmon, febrojn, punjuĝojn, la malliberulo gardis sian rideton: "Ĉu viaj kruroj kaj brakoj katenitaj? Kiu povas malhelpi vin aŭskulti la birdkantojn, senti la florparfumojn. Ĉu sur vin pezas soleco kaj senokupiteco? La aŭtuna luno staras tie en la ĉielo, radianta ••• "
Jen kelkaj pruvoj kiel poezio povas servi kaj savi la vivon:
Da akvo la porcio mezuras duon-vazeton
por fari siaplaĉe la tualeton aŭ sian teon.
Ĉu volas vi vin lavi? Abstinu do vian teon.
Ĉu volas vi la teon? Forlasu la tualeton.
Aŭtuna nokto sen matraco nek kovrilo.
Sen dormo, korp' kaj kruroj en krispiĝo.
La bananpalmoj sub la luna frosta spiro
ĉe l' krada bluo, la Grand-Ursa renversiĝo.
Al mia bastono ŝtelita de gardisto
Vi la tutan vivon estas rekta, firma, senlaca
nin tenante per la mano, jarojn oni marŝadas.
Li damnitu nin disigis, tiu speco ulaĉa,
vin lasinte sola, kaj mi senkonsola surpadas.
| Notoj |
|
Ho Ĉi Min (nask.nomo: Nguy Ai Quoc, vivis 1890 - 1969.
|